Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dukalia glutamato aŭ C5H7K2NO4 estas kalia salo de la ne-esenca aminoacido glutamata acido. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo por manĝaĵo ofte vendata kiel nutro-suplemento. Ĝi iame estis farita per gluteno de tritiko, sed nun ĉefe farita de bakteria fermentado. Glutamato de kalio helpas en la funkciado de la ĉeloj, koro, renoj, nervoj, acido-baza ekvilibro kaj muskoloj.
Kalio kaj glutamato estas la plej abundaj jonoj en ĉiu vivanta ĉelo. Dum kalio plenumas gravan rolon en la konservado de la ĉelŝvelado kaj bufrigo pri la negativaj ŝarĝoj de la nukleaj acidoj, la plej grava funkcio de la glutamato estas kiel universala donanto de amino-grupoj. Krome, ambaŭ jonoj estas okupitaj pri osmoprotektado en bakteriaj ĉeloj.