Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia fenil-acetato estas kalia organika salo de fenilacetata acido, flaveca likvaĵo uzata en kemiaj sintezoj kaj produktado de penicilinoj. En akva solvaĵo ĝi estigas kaliajn kaj fenilacetatajn jonojn. Ĝi estas damaĝa substanco kiam englutita kaj povas kaŭzi iriton en la okuloj, haŭto kaj spirsistemo.
Kiam malkomponita per elektroliza kurento, ĝi iĝas kiel aliaj saloj en bazo kaj acido. Sed, per agado de la oksigeno la anjono oksidiĝas al benzaldehido kaj benzoata acido, kiu, tamen, havas efemeran ekzistadon, rapide brulante en akvo kaj karbona duoksido.[2]