Disperso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disperso (ne bezonas krei la neologisman terminon dispersio) estas derivita de la latina vorto dispergere ("etendiĝi, disiĝi").

Aparte temas pri:

  • en kemio,
    • kunesto de almenaŭ du (likvaj aŭ pulvoraj) substancoj, kiuj ne aŭ apenaŭ miksiĝas aŭ ne kemie reagas ĝis homogena aŭ homogenaspekta maso[1] (komparu la fenomenon de suspensio, kiam likvo kaj diserigitaj eroj de solido forte, kvankam ankaŭ ne komplete, intermiksiĝas);
    • en kvantuma mekaniko, "la londona dispersa forto", malforta altira forto inter du atomojmolekuloj, ekestanta pro spontana polarigo de unu (aŭ ambaŭ) de tiuj eroj;
  • en hidrologio, la (pli)egaligon de komence diversaj koncentraĵoj de substancoj en likvaĵo (iom simile al difuzo);
  • en surfaca kemio (aŭ surfacoscienco), la rilato de surfacaj atomoj al sumaj atomoj de solida ero aŭ de nanometra partiklo;
  • en radiprotektado, la etendiĝon de radioaktiva nubo;
  • en astronomio, la rapideca disperso ( \sigma_r ), statistika unuo pri la rilato de rapidecoj de partikloj kompare al fiksa sistemo.

La termino krome en specifaj signifoj ankaŭ uzatas en matematiko, ornitologio, financa teorio kaj statistiko. Aparte pri statistiko, disperso estas ĝenerala termino por esprimi kioma varion de kvanto, ĝi estas mezurata per aŭ varianco ( \sigma^2 ) aŭ norma devio ( \sigma ).

Atentu ke fenomenoj en iuj naciaj lingvoj nomataj per terminoj similaj al la vorto "disperso", en Esperanto notiĝas per la termino varianco.

Aparte ankaŭ temas pri:

  • Varianco, tio estas disigo de aro de kune irantaj ondoj.
  • Varianco, tio estas en optiko la disigo de lumo je koloroj[2] (ekzemple angle, germane, france Dispersion, hispane Dispersión, itale Dispersion, litove kaj latve Dispersija, slovene Disperzija ktp).

Rilate al la rusa lingvo, dua ekzemplo estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro: vidu la difinojn de "dispersi" en vortaro.net
  2. vidu ekzemple la vorton "disperso" en Reta Vortaro (kvankam en Reta Vortaro nur menciiĝas optika signifo, dum la termino ankaŭ uzatas almenaŭ en ĥemio, probable en balistiko, kaj eble eĉ en plia senco)