Bicikla forko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bicikla forko estas peco de biciklo (respektive motorciklo) formata per tubo de direkto kaj brakoj kiuj subtenas la nabon de la antaŭa rado. La tubo de direkto de la forko subtenas la akson de la stirilo al la antaŭtubo de la kadro. La tubo de direkto estas metita en la antaŭtubo pere de aro de buloj, kiu ebligas la artikladon por turniĝo de la direktiga rado.[1]

Por kur-bicikloj la plej taŭga materialo estas plej ofte aluminio (alojoj 6061 aŭ 7005), sed abundas ankaŭ la karbonfibro en plej bonkvalitaj bicikloj. Ties grando estas ĉiam de 25″ (590 mm/650A) aŭ 27″ (622 mm/700C) kaj ĝis 26″ (584 mm/650B).

Por montobicikloj la forkoj estas iom pli mallongaj kaj larĝaj ol tiuj por ŝoseo ĉar estas preparitaj ĝenerale por radoj de 26″ (559 mm). Ili estas el aluminio aŭ ŝtalo kaj ili povas disponi el suspensio.

Estas du kromaj forkoj en biciklo. La baza forko kunigas la du kankrojn. La sela forko aŭ selforko subtenas la pezon de la selo (kaj de la rajdanto) al la akso de la malantaŭa rado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Grant, Richard Ballantine (1992). El Gran Libro de la Bicicleta. Ediciones EL PAIS, S.A. - ISBN 84-03-59182-9