Senŝtupa rapidumŝanĝilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rapidumŝanĝilo)
Frota kojnorimena rapidumŝanĝilo kun kojna ĉeno

Senŝtupa rapidumŝanĝilo estas mekanika transmisiilo, kapabla senŝtupe ŝanĝi proporcion de transmisio en certa diapazono de reguligo. Ŝanĝigo de la transmisia proporcio okazas permane aŭ aŭtomate.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La rapidumŝanĝilo uzatas en mekanismoj (agregatoj), bezonataj senŝtupe ŝanĝi la transmisian proporcion, kiel aŭtoj, skoteroj, muntoĉenoj, tornomaŝinoj, miksomaŝinoj ktp. Diapazono de reguligo (la proporcio de la plej multa transmisia nombro al la plej malmulta) ofte 3-6, malofte 10-12.

Funkciado de la rapidumŝanĝilo

Funkciada principo[redakti | redakti fonton]

Bazo de plimulto da senŝtupaj rapidumŝanĝiloj estas kojnorimena transmisio. Unu aŭ ambaŭ pulioj (mova kaj movata) estas faritaj kun la moveblaj flankaĵoj; aerfendo inter la puliaj flankaĵoj, en la plej simpla okazo, difiniĝas per decentra regulilo. Kiam pliiĝas angula frekvenco de motoro kaj mova ŝafto la flankaĵoj de la mova ŝafto kuntiriĝas, tiamaniere la kontakta diametro de la pulio pligrandiĝas, kaj koeficiento de transmisio malpliiĝas.

La rimena transmisiilo estas efika por skoteroj kaj aŭtomobiloj de plej malalta klaso; por pli pezaj aŭtoj uzatas la ĉena transmisiilo laŭ la sama konstrukcia principo.

Tipoj de mekanikaj rapidumŝanĝiloj[redakti | redakti fonton]

  • Frotaj rapidumŝanĝiloj:
    • frontaj
    • konusaj
    • globaj
    • multediskaj
    • toraj
    • ondaj
    • kojnorimenaj
  • Dentradaj rapidumŝanĝiloj:
    • ĉenaj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]