Velocipedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velocipeda taksio (taksiciklo) en Amsterdamo

Velocipedo (el la franca vélocipède, devene de la latina velox – rapida kaj pespiedo) aŭ ciklo estas veturilo, kiun oni movas per muskola forto de homo pere de piedaj pedaloj aŭ (malofte) pere de manaj regstangoj. Plejmulto da velocipedoj havas du radojn (biciklo), sed estas ankaŭ tri-, kvar- kaj eĉ unuradaj velocipedoj.

evoluo de la biciklo de la drezino ĝis la montbiciklo

Nuntempe en la tuta mondo uzatas pli ol miliardo da velocipedoj, tial velocipedo estas la plej disvastigita veturilo. Ĝi estiĝis tia dank'al malalta kosto, malpezeco, malgrandeco, foresto de brulaĵa bezono kaj relativa sendanĝereco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]