Dando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parizaj dandoj de 1830-aj jaroj vestante tipajn modajn vestojn.

Dando estas viro, kiu malakceptas burĝajn valorojn, zorgas pri sia fizika aspekto, rafinas sian lingvaĵon, kultivas siajn ŝatokupojn. Dando imitas aristokratajn valorojn, ofte sen esti li mem aristokrato – tia dando estas snobo. Dandismo estis kontraŭ-kultura kutimo, kiu komenciĝis dum la revoluciaj 1790-aj jaroj kaj en Londono kaj en Parizo.

Ne ekzistas “viraj modaĵoj”, kiuj meritas la nomon, post kiam Ludoviko la 16-a de Francio estis gilotinita.
-- Steve Gustafson

La vorto “dando”, de origino nekonata, estis laŭmoda dum la militoj de Napoleono. La pratipo de la dando en brita societo estis Beau Brummel (1778-1840), kunulo de Georgo la 4-a de Britio : ne pudrita, ne parfumita, perfekte banita kaj razita, vestita en simpla blua palto, perfekte brosita, kiu perfekte taŭgas, li estis frua famulo precipe pro sia lakonaj spritaĵoj kaj sia vasta vestaro. Brummell heredis grandan riĉaĵon de tridek mil pundoj, kiujn li elspezis por kostumoj kaj bonvivo, ĝis li trafis la tipan sorton de la dando, kaj fuĝis de siaj kreditoroj en Francion, kaj fine mortis en frenezulejo. Fakte, la nova Plena Ilustrita Vortaro enhavas la vortojn fordandi kaj tradandi, kiuj volas diri perdi pro dandado. La vortaro donas kiel ekzemplo la Zamenhofa frazon tradandi sian monon.

Dum lia apogeo, la diktaĵoj de Brummell pri modo kaj etiketo superregadis. Oni tre imitis la kutimojn de Brummell pri vestoj kaj stilo, precipe en Francio, kie ili iĝis furoro en la bohemaj kvartaloj. Personoj pli lertaj ol Brummell ankaŭ adoptis la stilon; Lord Byron foje sin vestis kiel dando, kaj helpis konatigi la krispan “ĉemizon de la poetoj”, kun puntaj manumoj kaj kolumo. Li farigis sian portreton, vestita en kostumo de albana kamparano.

Granda dando en la 1840-aj jaroj estis Alfred Guillaume Gabriel d’Orsay, grafo d’Orsay, kiu estis amiko de Byron kaj moviĝis en la alta londona societo. La granda dando de la literaturo estas la Ruĝa Anagalo, heroo de fikcia romano de 1905 pri la Franca Revolucio.

En Francio, la stilo nomiĝis dandyisme. La dando kreis sin mem. La poeto Charles Baudelaire skribis, ke aspiranta dando ne devus havi “neniun profesion alian ol eleganteco. . . neniun statuson alian ol kultivi la ideon de beleco en si mem. . . . La dando devas aspiri esti sublima seninterrompe; li devas vivi kaj dormi antaŭ spegulo." Jules Amédée Barbey d’Aurevilly verkis eseon pri La Anatomio de Dandismo, kiu esploris la karieron de Beau Brummell. Pro sia prizorgado pri sia kostumo, francaj bohemaj dandoj, kiel siaj malpli bone vestitaj fratoj, volis komuniki sian malestimon por - kaj pliboneco antaŭ - burĝa societo per sia vestmaniero kaj vivmaniero. Ne estas mirinde, ke francaj dandoj akiru reputacion pro dekadenco. Ilia ornamite vestita bohemio grave influis simbolismon en franclingva literaturo en la fino de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]