Makaronia (modo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"The Macaroni. A real Character at the late Masquerade", mezinko fare de Philip Dawe, 1773
"What is this my Son Tom? " (kio estas tiu mia filo Tomĉjo), 1774

Makaroni, macaroni (aŭ iam maccaroni) en angla lingvo de mezo de 18a jarcento, estis moda tipo kiu vestiĝis kaj eĉ parolis laŭ fremda kaj virineca maniero. La termino pejorative aludis al viro kiu "exceeded the ordinary bounds of fashion" (superis la ordinarajn limojn de modo)[1] laŭ termino de vestoj, manĝado kaj ludado. Kiel praktikanto de makaronia verso, kiu miksis anglan kun latina por atingi komikan efikon, li miksis kontinentajn kutimojn kun sia angla naturo, okazigante satirojn.[2]

Makaronioj estis antaŭantoj de la dandoj, kiuj for el ties nunaj konotacioj de virineco aperis kiel pli vireca reago al la troigoj de la makaronioj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Macaroni and Theatrical Magazine, inaŭgura numero, 1772, citita ĉe Amelia Rauser, "Hair, Authenticity, and the Self-Made Macaroni", Eighteenth-Century Studies 38.1 (2004:101-117) (on-line abstract).
  2. The Oxford Magazine, 1770, ĉe Joseph Twadell Shipley, The Origins of English Words: A Discursive Dictionary of Indo-European Roots (JHU Press) 1984:143.
  3. Tuxedo Style & Etiquette. The Black Tie Guide. Alirita 2013-01-10.

Referencoj[redakti | redakti fonton]