Pierre Lallement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Lallement
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1843 (1843-10-21)
en Pont-à-Mousson
Morto 29-an de aŭgusto 1891 (1891-08-29) (47-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Pierre LALLEMENT (en franclingva prononco: [lalmɑ̃]; 25a de Oktobro, 1843 – 29a de Aŭgusto, 1891) estas konsiderita de kelkaj[1] kiel inventisto de la kunpedala biciklo.

Ŝajne estis li kiu aldonis krankon al aparato kiu jam ekzistis kaj kiun li vidis, nome ludilo kun formo de ĉevaloveturilo durada (kun du radoj en linio) kiu estis pelita per piedirado surgrunde.[2]

Li kunlaboris en Parizo kun Pierre Michaux (alia supozata inventisto de biciklo) kaj la fratoj Olivier. Poste li translokiĝis al Usono, kie li eniris en luktado pri patentoj pri la nova veturilo biciklo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] New York Times: Melinda Tuhis, "Bragging Rights to the Bicycle, All Thanks to a Frenchman," 2a de Aŭgusto, 1998, alirita la 27an de Aprilo 2018,]
  2. Herlihy, David V. (2001). Bicycle: The History. New Haven and London: Yale University Press. ISBN 978-0300120479.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Charles E. Pratt, "Pierre Lallement and his Bicycle," in Outing and the Wheelman: An Illustrated Monthly Magazine of Recreation, vol. 3, October 1883 - March 1884 (Boston: The Wheelman Company, 1884), 4-13. Google Books: disponebla rete, alirita la 27an de Aprilo 2018
  • Frederic D. Schwarz, "Behind the Wheels", Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine en Invention and Technology Magazine (Winter 1994)