Jiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de JIU rigardu en JIU.


Jiu
rivero
Bazaj informoj
Longeco 331 km
Fluo
Geografio
Landoj Rumanio
Regionoj [[]]
vdr

Jiu [ĵiŭ] (latine: Rabon; hungare Zsil [ĵil]) estas rivero en suda Rumanio. La rivero estiĝas proksime al Petroşani per kunfluo de Okcidenta Jiu kaj Orienta Jiu, kiuj mem fontas en la Vâlcan-monto kaj en la Parâng-monto. Ĝi fluas komence en la suda direkto, tra la distriktoj Hunedoara, Gorj kaj Dolj, kaj enfluas Danubon ĉe Bechet. La rivero longas 331 km kaj havas akvokolektan areon de 10.070 km².

En la Karpatoj ĉe la rivero estas gravaj karbominejoj. Tiu regiono nomiĝas Jiu-valo, kun urbo Petroşani.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]