Danuba Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danuba Parko
Publika parko
urba parkoparko [+]

Supermara alteco161 m ü. A. [+]
Koordinatoj48° 14′ 24″ N, 16° 25′ 4″ O (mapo)48.2416.4178Koordinatoj: 48° 14′ 24″ N, 16° 25′ 4″ O (mapo)

Danuba Parko (Vieno)
Danuba Parko (Vieno)
DEC
Danuba Parko
Danuba Parko
Map
Danuba Parko
Vikimedia Komunejo:  Donaupark [+]
vdr
Mapo de la Danuba Parko

La Danuba Parko en la 22a distrikto de Vieno estis konstruata inter 1961 kaj 1964 por la Internacia Ĝardena Ekspozicio en 1964. La vaste videbla Danuba Turo staras sur la tereno de la parko.

La tereno troviĝas inter Nova Danubo kaj Malnova Danubo, en la distriktparto Kaisermühlen, apud la limo de la 22a al la 21a distrikto. La altkonstruaĵa kvartalo Donau-City, en kiu troviĝas interalie ankaŭ la Vienna International Centre, troviĝas rekte inter la Danuba Parko kaj la metrolinio U1, kiu konektas la Danuban Parkon al la urbo per la stacioj Alte Donau kaj Kaisermühlen-Vienna International Centre.

De 1871 ĝis 1945 tie troviĝis armea paf-ekzerciĝejo, kaj poste ĝis 1960 la tereno estis uzata kiel rubdeponejo.

Donauparkbahn[redakti | redakti fonton]

La Danubparka fervojo ĉe la rando de la parko, en la fono la Danuba Turo

En la Danuba parko trafikas de marto ĝis oktobro etŝpura (381 mm) parka fervojo nomata Donauparkbahn (Danubparka fervojo). Ĝi parencas al la Liliputbahn en la Viena Prater kaj estas operaciata de la sama entrepreno Liliputbahn im Prater GesmbH.

La formo de la fervojo estas tiu de nefermita cifero "8", sur kiu la trajnoj moviĝas maldekstrume, servante tri haltejojn: Donauturm (Danuba Turo), Donau-City, kaj Rosenschau. Estas tri lokomotivoj (D 1 ĝis D 3) destinitaj por uzado sur la Danubparka fervojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]