Aŭstra-hungara interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aŭstra-hungara interkonsento estas politika kompromiso de hungaraj kaj aŭstraj politikistoj en 1867, kiu ĉesigis la tiranisman sistemon, enkondukitan post malvenko de la hungara liberecbatalo (1849). Ĝi formis dualisman, konstitucian monarĥion, kio ebligis la postvivon de la ŝtatformo dum la sekva duonjarcento.

Ĉar la aŭtokracia, tiranisma regado en Hungario fare de la Aŭstra Imperio ne kapablis por daŭra plifirmiĝo, la gvidantaj hungaraj politikistoj – krom la pasiva rezistado - senĉese serĉis eblon por pludaŭrigi la socian-politikan klopodojn, ekitajn en 1848–49.

Ĉar la politikistoj povis analizi la eventoj duforme, tiel estiĝis du politikaj direktoj. Deák Ferenc kaj ties sekvantoj pensis, ke la hungaroj bezonas la protektan ombrelon de la habsburga monarĥio inter la germana kaj slava plimulto. Ankaŭ la eŭropaj grandpotencoj rigardis la monarĥion nemalhavebla parto de la eŭropa potenca ekvilibro.

El la sama bazo konkludis je alio la politikisto Kossuth Lajos kaj ties samemigrantoj kaj hungariaj fideluloj. Ili kredis, ke necesas protekto kontraŭ la germana kaj panslava premo, sed por tio Aŭstrio ne konvenas: ĝi estas malforta por malhelpi la nacian evoluon de la monarĥiaj popoloj. Tiel oni devas formi – minimume militaran – kunlaboron, federacion de la apuddanubaj popoloj, kiu povas plenigi lokon de Austrio en la eŭropa ekvilibro (legu Danub-konfederacia plano). Oni pensis, ke tiel Hungario iĝus sendependa lando, direktita per demokratiaj leĝoj kaj komuna lando de la lokaj naciaj malplimultoj.

La decidaj jaroj okazis en 1859–61. Kvankam apogantoj de la Kossuth-pensoj estis en plimulto – kun la elstara Teleki László – en parlamento de 1861, la revoluciaj fortoj ne povis eluzi la krizoprocesojn minacantaj Aŭstrion kaj en printempo de 1861, malpliiĝis la ebleco por denova milito kontraŭ Italio. Inter la politika elito plifortiĝis la emo je kompromiso, interkonsento. Ili laciĝis je rezisto kaj bezonis la protekcian helpon de la ŝtato.

La unuajn proponojn je la konkretaj paŝoj (delegacioj) faris la konservativuloj, sed en oktobro ili grave fiaskis. La rezulton de sekretaj interparoloj de Deák Ferenc kaj imperiestro Franco Jozefo resumis en printempo de 1865 la grava pentekosta artikolo, sed la hungaran proponon akceptis la reganto nur post la malvenko fare de la prusoj ĉe Königgrätz (1866) – kiam ĝi estis elpremita el la germana unuiĝo.

Je novembro de 1866, la interkonstnto jam estis preta, sed ĝin akceptis la 20-an de februaro de 1867 nur la tria hungara registaro, gvidata de grafo Andrássy Gyula. Oni samjare akceptis la komunaferan leĝoproponon, kiu deklaris, ke la persono de la reganto kaj la Pragmatica Sanctio kunligas du suverenajn landojn.. El la lasta venas la t.n. komunaj aferoj kiel la ekstera, militara, kaj financa. La buĝeton de la tri komunaj ministroj pritraktas la delegacioj senditaj el la du imperia duono. Oni decidis, ke kvotoj reguligas la proporcion de la komunaj eldonoj, Hungario akceptas parton de la auŝtra ŝtatŝuldo, Hungario ĉiudekjare subskribas ekonomian interkonsenton kun Aŭstrio kaj ili havas komunan monsistemon.. Hungara registaro subskribis apartan traktaton kun Kroatio (vidu kroata-hungara interkonsento). La plej grava sekvo de la interkonsentoj estis, ke firmiĝis eĉ la konstitucia monarĥio eĉ en Aŭstrio.

Ĉar Hungario iomgrade enpotenciĝis, ĝi partoprenis ankaŭ en la subpremo de malplimultoj, tiel helpante disfalon de la Monarĥio.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sorsdöntések (redaktis.: Gerõ András, 1989)
  • Deák Ferenc: Párbeszéd a kiegyezésrõl (1981).
  • Sarlós Béla: Deák és a kiegyezés (1987)
  • Somogyi Éva: Abszolutizmus és kiegyezés (1981)
  • Gergely András: Kiegyezés után (1978)