Leopold Dreher
| Leopold Dreher | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de oktobro 1896 en Krakovo, | ||||
| Morto | 1941 en Lvivo, | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Lingvoj | Esperanto • hebrea • pola • jida • germana vd | ||||
| Loĝloko | Krakovo • Lvova geto vd | ||||
| Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko Pollando | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Abraham Aron Dreher | ||||
| Patrino | Breindel Lea Rabinowicz | ||||
| Gefratoj | Zygmunt Dreher kaj Sara Chaja Dreher | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Leo Turno vd | ||||
| Okupo | esperantisto (1911–) advokato | ||||
| Laborkampo | cionismo, Esperanto (mul) | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Supera kurso de Esperanto vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis la 24-an de oktobro 1896 en Krakovo en la familio de Abraham Aron Dreher kaj Breindel Lea Rabinowicz[1]. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la Universala Kongreso en Krakovo li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, Heroldo de Esperanto, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj); en oktobro en Krakovo li estris la unuan Tutpolujan Esperanto-Konferencon kun ĉ. 110 partoprenanto.[2] Je 1928 estis publikigita Supera Kurso de Esperanto, en 1931 anekdotaro Studo per Rido. Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto[3].
Li estis murdita en lviva geto en 1941[4].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Anekdotaro, 1931
- Kompletny pdrecznik. (Samouczek W. 16 lekcjach) Jezyka Medzynarodowego Esperanto. Eld. Wojciech Olszowski, Krakovo, 1926(?).
- Supera Kurso de Esperanto, 1928 (2-a eldono: 1932[5], 3-a eldono: 1958)
- Slownik Esperancko -Polski i Polski Esperancki. Propra eld.: Kraköw; 1931; 32 pĝ.
|

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Genealogia arbo de la familio
- ↑ Andreas Künzli: "Das Jahrhundert des Esperanto" - p. 21
- ↑ EdE, kunlaborantaro
- ↑ Andreas Künzli: Polen: Esperanto-Propaganda in eigener Sache und im Sog der Politik, p. 51
- ↑ Skanaĵo de la 2-a eldono, 1932, en Vikimedia Komunejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

