Francisco del Paso y Troncoso (Verakruco, 8a de oktobro 1842 - Florenco, 30a de aprilo 1916) estis meksika historiisto, profesoro de nahuatla kaj direktoro de la Nacia Muzeo de Arkeologio, Historio kaj Etnologio de Meksikurbo dufoje (1889-1890, 1891). Li estis fakulo pri Antropologio kaj esploris en la fontoj de indiĝenoj kaj de hispanoj de la 16-a jarcento. Li publikigis kaj disvastigis la verkon de Bernardino de Sahagún, nome “Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio”. Li estis membro de diversaj asocioj kaj akademioj inter kiuj la Reĝa Akademio de Historio de Hispanio kaj la Meksika Akademio de la Lingvo.