Huicilopoĉtli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Huitzilopochtli)
Huicilopoĉtli
Azteka dio • milita dio
Informoj
Eble sama Vitzliputzli
Sekso vira
Patro Ometecuhtli
Patrino Koatlikue
Gefratoj Xipe Totec • Tezcatlipoca • Kecalkoatlo • Coyolxauhqui • Malinalxochitl
vdr

HuicilopoĉtliHuitzilopochtli (en nahuatla Huītzilōpōchtli; AFI [wiːtsiloːˈpoːtʃtɬi]:[1]) estis la ĉefa dio de la meksikoj (aztekoj), asocia kun la suno. Ĝi estis konata ankaŭ kiel Ilhuicatl XoxouhquiTlacauepan Cuexcotzin.[2] Je la alveno de la hispanoj al Mezameriko, ĝi estis la dio plej adorata en la Centra Altebenaĵo pro entrudo fare de la meksikoj. Ties ĉefa templo troviĝis en Huitzilopochco (Huītzilōpōchco), nuntempa Ĉurubusko, nome kvartalo de Meksikurbo. En la mitologio de meksikoj, Huicilopoĉtli ordonis la fondon de Meksiko-Tenoĉtitlan en la loko kie la meksikoj trovos aglon portanta la Atl-tlaĉinolli, kiu estos ripoze sur kakto inter aliaj karakteroj. Tiu meksika mito pri Huicilopoĉtli kaj pri la fondo de Meksiko-Tenoĉtitlan troviĝas en la Blazono de Meksikio, parto de la aktuala Flago de Meksiko.

La hispanaj konkistadoroj nomigis lin Huiĉilobos. Kaj ili klopodis tujan elradikigon de ties kulto pere de la asocio de la dio kun referencaj eŭropaj malicegaj kvalitoj kaj la malaperon de skulptaĵoj, temploj, kodeksoj kaj agrikulturaj produktoj asociaj al la dio.

Huicilopoĉtli estis filo de la patrino diino Koatlikue, en la azteka mitologio, la diino de la fekundeco, patronino de la vivo kaj de la morto; Huicilopoĉtli naskiĝis komplete armita kaj neniigis siajn stelajn gefratojn. Li fortranĉis la kapon de sia fratino Kojolksauhki kaj ĵetis ĝin al la ĉielo kie ĝi iĝis la Luno dum la disŝirita korpo falis ĝis la bazo de la monteto. Tiu rakonto restis reprezentata en la Plejgranda Templo de la ceremoniejaro de Tenoĉtitlano. La granda piramido kronita per la templo de Huicilopoĉtli reprezentis la Koatepek (ĉirkaŭita de serpentokapoj el ŝtono), kaj je ties bazo kuŝis la monolito de la Kojolksauhki disirita. La homaj oferbuĉadoj okazis sur la pinto de la piramido kaj referencis al la antikva mito ĉar la korpoj de las viktimoj devis ruli malsupren same kiel la korpo de la diino Kojolksauhki.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam la termino estis tradukita ofte kiel 'liva kolibro' aŭ 'suda kolibro', ekzistas malkonsento ĉirkaŭ la prava signifo ĉar la ōpōchtli 'maldekstra parto' estas tio modifita kaj ne tio modifanta ĉar estas dekstre, pro kio la ĝusta traduko estus 'maldekstra parto de kolibro', vidu por ekzemplo, F. Karttunen (1983), p. 91
  2. González Torres, Yolotl. Diccionario de Mitología y Religión de Mesoamérica. México, Larousse, 1995.
  3. Matos Moctezuma, Eudardo (2010), «Pirámides como centro del universo» Arkivigite je 2010-10-27 per la retarkivo Wayback Machine, en Arqueología Mexicana, XVII(101).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frances Karttunen (1983): An Analytical Dictionary of Nahuatl, University of Texas Press, Austin, ISBN 0-8061-2421-0.