Masakro de Ĉolula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruaĵo de la Granda Piramido de Ĉolula, en la aktuala San Andrés Cholula (Puebla), kie okazis la nomita Masakro de Ĉolula.
La Masakro de Ĉolula, Pentraĵo de Tlakskala (1552).

La masakro de ĈolulaĈolulo estis atako farita de la militistoj de la hispana konkistadoro Hernán Cortés survoje al la urbo Tenoĉtitlano en 1519. Laŭ la kronikistoj kaj ankaŭ laŭ Hernán Cortés mem, temis pri preventa militagado kiel reprezalio pro la suspekto pri ebla embusko ene de la urbo Ĉolula, kie ili estis akceptitaj. La rezulto estis la morto de 5000 al 6000 ĉolulanoj, ĉefe civiluloj senarmaj dum malpli ol ses horoj. La ĉolulanoj estis estintaj fidelaj aliancanoj de la aztekoj, sed post tiu militagado kaj la apogo de aliaj urbo-ŝtatoj de la Valo de Meksiko al la hispanaj fortoj, ili iĝis aliancanoj de la hispanaj konkistadoroj.

Survoje al Tenoĉtitlano Korteso alvenis al Ĉolula, aliancana de la Azteka imperio, nome la dua plej granda urbo post Tenoĉtitlano, kun 30 000 loĝantoj. Bernal Díaz del Castillo rakontas en sia kroniko, ke ricevintaj Korteson kaj lian enorman armeon, la regantoj de Ĉolula planis embuskon por nuligi la hispanojn. Díaz del Castillo rakontis, ke kaj li kaj la trupoj vidis flanke de templo bastonojn kun kolumoj supozeble cele al la konduko de la hispanoj kaptotaj al Tenoĉtitlano. Díaz del Castillo rakontis ankaŭ, ke maljunulino kaj pastroj de la temploj de Ĉolula avertis Korteson, kiu tuj ordonis sian armeon ataki, kio okazigis tion kio estas konata kiel la masakro de Ĉolula, en kiu pli ol 5000 homoj mortis dum nur iom pli ol kvin horoj. La soldataro restis en Ĉolula dum oktobro kaj novembro kaj forironta Korteso ordonis la incendion de la urbo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]