La Malinĉe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Malinche)
La Malinĉe
Persona informo
Naskiĝo
en Oluta, Coatzacoalcos, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Azteka imperio
Morto
en Reĝlando de Kastilio
Loĝloko Valo de MeksikoTabasco
Ŝtataneco Nova Hispanio
Familio
Edz(in)o Juan Jaramillo de Andrade
Amkunulo Alonso Hernández PortocarreroHernán Cortés
Infanoj Martín Cortés • María Jaramillo Malintzin
Okupo
Okupo interpretistotradukisto • konsilisto
vdr

La Malinĉe [maLINĉe], ankaŭ Malintzin (naskita ĉirkaŭ 1502, mortinta ĉirkaŭ 1529 en Meksikurbo) estis meksika indiĝena virino, eble el altklasa familio (la sufikso "tzin" indikas nobelecon). Ŝi estis vendita aŭ cedita kiel sklavo (interpretisto inter la navatla lingvo kaj la majaa lingvo) kaj en 1519 donacita de la majaaj ĉefoj al la konkeranto Hernán Cortés.

La Malinche kaj Hernán Cortés.

Cortéz igis bapti ŝin je la nomo Marina kaj uzis ŝin kiel interpretistinon en kontakto kun aztekoj, unue kune kun Jerónimo de Aguilar, kiu sciis la majaan.

Trans la interpretaj servoj ŝi probable provizis al la konkerantoj ankaŭ informojn pri la konkerataj regiono kaj popolo; laŭ raporto de Rodríguez de Ocana Cortés diris, ke post Dio ŝi estis plej grava por lia sukcesa konkero. Pro tio ŝi estas ĝis nun konsiderata perfidinto de sia popolo, kvankam ŝi kiel sklavino ne povis senti multe da lojaleco nek al aztekoj nek al majaoj. La meksika hispana lingvo uzas la vorton "malinchismo" en la senco "perfido de la propra kulturo".

Martín Cortés Malintzin estis filo de Hernán Cortés kaj Malinĉe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]