Paragvaja supo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paragvaja supo
Porcioj de paragvaja supo
Tatakuá, speciala forno kie estas kuirata paragvaja supo

Paragvaja supo (hispane Sopa paraguaya) estas tipa plado de la paragvaja kuirarto, produkto de gvarania kaj hispana sinkretismo. La Gvaranioj kutimis manĝi pastajn nutraĵojn faritajn el maizfaruno aŭ manioko envolvitajn en folioj de "güembé" (Philodendron bipinnatifidum - arba filodendro) aŭ banano kaj kuiritajn inter varma cindro. La jezuitoj (plejparte hispanaj), enkondukis la uzon de fromaĝo, ovoj kaj lakto (aldonaĵoj kiuj estis aldonitaj al preparado de gvaraniaj nutraĵoj). Tiel, paragvaja supo estas sala sponga kuko, tre riĉa en kalorioj kaj proteinoj.[1]

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Por tradicia "paragvaja supo" estas uzataj: cepo, akvo, kuirsalo, porka ŝmalco, ovoj, freŝa fromaĝo, maizfaruno (ne polento), kazeo aŭ natura lakto, laktokremo. (tradicia recepto).

Iuj anstataŭigas la maizfarunon per freŝa maizo:

  • ¾ kg da freŝa maizo
  • 2 cepoj
  • ½ taso da oleo
  • 1 kulero da kuirsalo
  • ½ kg da fromaĝo
  • ¾ litro da lakto
  • 4 ovoj

Aliaj variantoj, kiel la tiel nomita “sopa paraguaya de estancia” aŭ “sopa paraguaya Don Carlos” (memore al tiu, kiu nomis tiun pladon) uzas preskaŭ la samajn ingrediencojn, funde ŝanĝante la kvantojn por doni al pasto pli aŭ malpli grandan konsiston kaj igi ĝin pli aŭ malpli grasa, laŭ la gusto de la manĝantoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • “Tembi’u Paraguay” de Josefina Velilla de Aquino
  • “Karú rekó – Antropología culinaria paraguaya”, de Margarita Miró Ibars

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sopa paraguaya en la hispana Vikipedio.