Luis Enrique Mejía Godoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Enrique Mejía Godoy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1945 (1945-02-19) (79-jaraĝa)
en Somoto
Ŝtataneco Nikaragvo
Familio
Frat(in)o Carlos Mejía Godoy
Okupo
Okupo kantistokomponisto
vdr

Luis Enrique MEJÍA Godoy (1945-) estas nikaragva muzikisto, komponisto kaj kantaŭtoro.

Luis Enrique Mejía Godoy estas unu el plej gravaj nikaragvaj kantaŭtoroj. Li apartenas al familio kun muzika tradicio: ankaŭ lia patro estis muzikisto kaj same ankaŭ lia frato Carlos Mejía Godoy estas fama muzikisto. Li partoprenis aktive en la politiko de la sandinisma periodo (1979-1990). Lia kantoverkaro, de tre alta socia enhavo, ludis gravan rolon en la historio de la muziko de Nikaragvo kaj de la tuta Centrameriko.

Kun aliaj muzikistoj kaj kantistoj de Kostariko, kie li loĝis kaj studis, li fondis la "Movadon de la Nova Kostarika Kanto" en 1975 kaj partoprenis aktive en la kultura vivo de sia adopta najbara lando kun rilatoj al aliaj kolegoj de aliaj partoj de Latinameriko kaj de la "Movado de la Nova Latinamerika Kanto". Li ankaŭ faris internaciajn turneojn, kaj kiel soloisto kaj kun grupo aŭ akompanata de sia frato Carlos kaj lia grupo "Los de Palacagüina".

En julio de 1979 la sandinistoj venkis per revoluvio kontraŭ diktaturo kaj Luis Enrique revenis al Nikaragvo; tuj li formis parton de la Ministerio de Kulturo, kies ministro estis Ernesto Cardenal; en 1980 li fondis la muzikeldonejon Empresa Nicaragüense de Grabaciones Culturales (ENIGRAC) kiun li direktoris ĝis 1988, kaj kiu produktis pli ol 100 diskojn de popolkantojn.

Luis Enrique Mejía Godoy muzikigis tekstojn de poetoj kiel Rubén Darío, Ernesto Cardenal, José Coronel Urtecho, Joaquín Pasos, Julio CortázarGioconda Belli inter aliaj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Sola[redakti | redakti fonton]

  • 1970 - Hilachas de sol (CBS) Costa Rica
  • 1972 - Este es mi pueblo (CBS) Costa Rica
  • 1975 - Para luchar y quererte (CBS) Costa Rica
  • 1978 - La libertad en cada calle (CIGARRON) Venezuela
  • 1978 - Canto a mi pueblo en lucha (SEGOVIA) San Fco. Kalifornio, Usono
  • 1979 - Amando en tiempos de guerra (CBS) Costa Rica
  • 1980 - La revolución (CBS) Costa Rica
  • 1981 - Un son para mi pueblo (ENIGRAC) Nicaragua
  • Luis E. y Mancotal en Holanda (KKLA) Nederlando
  • 1983 - Yo soy de un pueblo sencillo (ENIGRAC) Nicaragua
  • 1985 - A pesar de usted (ENIGRAC) Nicaragua
  • 1988 - Nicarafricanico (PENTAGRAMA) México
  • 1993 - Razones para vivir (SONY MUSIC) Costa Rica
  • 1994 - Astillas del mismo canto, vol.I (NICARIB) Nicaragua (Antologio)
  • 1995 - Luis E. Mejía Godoy (Diez años) (SONY MUSIC) Costa Rica (Antologio)
  • 1997 - Trovador errante (NICARIB) Nicaragua
  • 1997 - Astillas del mismo canto, vol.II (NICARIB) Nicaragua (Antologio)

Grupe[redakti | redakti fonton]

  • 1977 - 7. Festival des politischen Liedes.
  • 1979 - Guitarra Armada (kun Carlos Mejía Godoy) Pentagrama, México.
  • 1981 - Canto épico (kun Carlos Mejía Godoy) Pentagrama, México.
  • 1981 - Festival de la Nueva Canción, México.
  • 1983 - Festival por la Paz, Managua (Concierto por la paz en Centroamérica).
  • 1983 - Festival de la Nueva Canción, Ecuador.
  • 1984 - Tercer festival de la Nueva Canción Latinoamericana.
  • 1986 - Festival por la Paz Olof Palme, Costa Rica.
  • 1987 - 17. Festival des politischen Liedes.
  • 1988 - Gira por Grecia, Holanda, Bélgica.
  • 1990 - Música afro-antillana (PENTAGRAMA) México.
  • 1991 - Gira por Holanda (Roy Brown kaj Teresa Parodi).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]