Ernesto Cardenal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Cardenal
Persona informo
Ernesto Cardenal
Naskonomo Ernesto Cardenal Martínez
Naskiĝo 20-an de januaro 1925 (1925-01-20)
en Granado,  Nikaragvo
Morto 1-an de marto 2020 (2020-03-01) (95-jaraĝa)
en Managvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kronika rena insuficienco • korhalto vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Faculty of Philosophy and Literature, UNAM • Colegio Centro América vd
Partio Sandinisto vd
Subskribo Ernesto Cardenal
Familio
Gefratoj Fernando Cardenal vd
Parencoj Pedro Joaquín Chamorro Cardenal vd
Profesio
Okupo poeto • katolika sacerdoto • skulptisto • pentristo • teologo • tradukistopolitikisto • katolika sacerdoto • verkisto • vidartisto • ministro pri kulturo vd
Laborkampo teologio de liberigo • Nikaragva literaturo • teologiomarksismopentradoskulptarto vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernesto Cardenal 2009

Ernesto CARDENAL [ernesto kardeNAL] (naskiĝis la 20-an de januaro 1925, mortis la 1-an de marto 2020) estis katolika pastro, poeto kaj politikisto el Nikaragvo. Li estas grava reprezentanto de la movado "Teologio de la Liberigo", liganta religion kun politiko.

Naskiĝinte en Granado, li ekde 1942 studis literaturon en Managvo, Meksikurbo ksj Novjorko. De 1949 ĝis 1950 li vojaĝis al Italio, Hispanio kaj Svislando.

En la jaro 1954 li aktive partoprenis la revolucion kontraŭ la diktatoro Anastasio Somoza García. Post ĝia fiasko li iĝis ano de la monaĥeho Gethsemani en Kentukio, Usono. Li forlasis la monaĥejon en 1959 kaj ekstudis teologion en Cuernavaca, Meksiko.

En 1965 Ernesto Cardenal fariĝis katolika pastro. Sur insulo en la insularo Archipiélago de Solentiname li fondis kristanan komunumon, similan al monaĥejo. Tie estiĝis lia verko El evangelio en Solentiname.

Li subgrunde subtenis la Sandinistan Liberig-Fronton (FSLN) kontraŭ la reĝimo de Anastasio Somoza Debayle. En 1979, post la venko de la revolucio, Cardenal fariĝis kulturministro de la nova registaro. Tiun ĉi postenon li okupis ĝis 1987, kiam la ministerio pro manko de mono ĉesigis sian laboron. En la jaro 1994 li forlasis la FSLN, proteste al la aŭtoritatema gvidmaniero de Daniel Ortega.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hora 0 (1960)
  • Epigramas (1961)
  • Salmos (1964)
  • Oración por Marilyn Monroe y otros poemas (1965)
  • Homenaje a los indios americanos (1969)
  • En Cuba (taglibro pri vojaĝo, 1972)
  • Canto nacional (1973)
  • El evangelio en Solentiname (1975)
  • Cántico cósmico (1989)
  • Telescopio en la noche oscura (1993)
  • Vida perdida (1997)

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]