Anastasio Somoza García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anastasio Somoza García
Persona informo
Anastasio Somoza García
Naskiĝo 1-an de februaro 1896 (1896-02-01)
en San Marcos
Morto 29-an de septembro 1956 (1956-09-29) (60-jaraĝa)
en Ancón, Zono de la Kanalo de Panamo,  Panamo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Rigoberto López Pérez vd
Tombo Managvo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Alma mater Peirce College vd
Partio Partio Liberala Naciista vd
Familio
Dinastio Somoza family vd
Edz(in)o Salvadora Debayle vd
Infanoj Anastasio Somoza DebayleLuis Somoza Debayle • Lillian Somoza Debayle • José R. Somoza vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anastasio Somoza García (1-a de februaro 189629-a de septembro 1956) estis politikisto, militisto, entreprenisto kaj diktatoro de Nikaragvo. Li estis prezidanto de Nikaragvo inter 1937 - 1947, kaj denove inter 1950 - 1956, do entute li okupis tiun postenon dum 16 jaroj.

Anastasio Somoza García

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum lia juneco li vivis en Filadelfio, Pensilvanio en Usono, tie li studis Entreprenan Administradon. Post lia reveno al Nikaragvo li malsukcese klopodis fariĝi entreprenisto. Kiam venis la Marista infanterio de Usono al la lando (1926), lia angla akĉento kaj geedziĝo kun Salvadora Debayle, membro de prestiĝa kaj riĉa familio, estis faktoroj pro kiuj li rapide supreniris en la plej gravaj postenoj de la ŝtato. Li patris tri filojn: Lilliam, Luis kaj Anastasio, la tri naskiĝis en la urbo León.

Li kutimis protekti sian tutan familion, inkluzive de onkloj kaj kuzoj; en tiu epoko iu ajn kiu havis ian parencecon kun la familio Somoza estis privilegiulo, sed same kiel li amis siajn proksimajn homojn, li malamis kaj estis senkompata kun siaj malamikoj.

La vendredo, 21-a de septembro 1956, en la "Domo de la Laboristo" en León okazis festo. Ĉirkaŭ la noktomezo li estis trafita de 4 kugloj pafitaj de la juna poeto kaj opoziciulo Rigoberto López Pérez, tuj poste la korpogardistoj mortigis Rigoberto-n de 54 pafoj.

Somoza estis portita al la loka hospitalo kaj poste al Managvo per helikoptero. Tie la kuracistoj diris ke la vundoj ne estis tre gravaj, tamen oni decicis kunporti lin al Panamo kaj tie, la 24-a de septembro dum la ĥirurgio li falis en komato ĝis sia morto kvin tagoj poste, en la 29-a de septembro.