Atole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atole.

La atole (de la nahuatla lingvo atolli 'akvigita', de atl akvo kaj tol, malapreza diminutivo), konata ankaŭ kiel atol en kelkaj regionoj, estas trinkaĵo de antaŭhispana deveno konsumita en Mezameriko kaj la nordo de Sudameriko. En sia originala formo temas pri dolĉa boligaĵo el maizo en akvo, laŭ tiaj proporcioj ke fine de la bolado ĝi havas moderan viskozecon kaj oni proponas ege varma. La "atole" utilas kiel bazo por alia trinkaĵo, nome "ĉilate".

Tre ofte tiu trinkaĵo estas kondimentata per aromaj spicoj (kakao, vanilo, cinamo, anizo, oranĝ-flora akvo, folioj de oranĝarbo) kaj aliaj gustigiloj (ĉokolado, suko aŭ pulpo de dolĉaj fruktoj), por pliigi ties bongustecon.

Tradicie oni dolĉigas la "atole" per suko el sukerkano, sukeromielo. Ĝi povas esti kuirita kun lakto anstataŭ kun akvo. En la aktualo ĝi estas trovebla kun multaj gustoj kiel estas: frago, vanilo, ĉokolado, gujavo, ananaso, rubuso, pruno, mango, kokoso, cinamo, juglando kaj fromaĝo.

Origine ĝi estis kuirita nur kun bazo de la maiz-pasto, sed aktuale estas preparata el maizfaruno kun bazo de semolo de maizo, tritiko aŭ rizo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (1983). Recetario mexicano del maíz. México DF. ISBN 970-18-3413-5.