Brustornama pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brustornama pego
Brustornama pego, ino
Brustornama pego, ino
Brustornama pego, masklo
Brustornama pego, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Colaptes
Specio: C. auratus
Colaptes auratus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo (flave: somerejo, blue: vintrejo kaj verde: konstanta loĝado)
Arealo (flave: somerejo, blue: vintrejo kaj verde: konstanta loĝado)
Arealo (flave: somerejo, blue: vintrejo kaj verde: konstanta loĝado)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brustornama pego (Colaptes auratus) estas nearktisa kaj neotropisa specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Colaptes” kaj subfamilio Picinae, kiu loĝas en Ameriko, nome en plej parto de Nordameriko, partoj de Centrameriko, Kubo, la Kajmanoj. Specife estas unu el la malmultaj specioj de pegoj kiuj migras, kaj estas la ununura pego kiu plej komune manĝas surgrunde. Estas en Usono ĉirkaŭ 100 popolaj komunaj nomoj por tiu ĉi specio kaj plej parto klopodas ŝajnigi onomatopee la voĉon de la specio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Brustornama pego estas parto de la genro Colaptes kiu enhavas 12 novmondaj pegoj. Estas du vivantaj kaj unu formortinta subspecio de la C. auratus. La ekzistantaj subspecioj estis iam konsiderataj separataj specioj, sed ili komune interreproduktiĝas kiam la teritorioj koincidas kaj nuntempe estas jam konsiderataj kiel ununura specio de la American Ornithologists Union. Ĉu ili estas aŭ ne separataj specioj estas parto de la speciproblemaro en taksonomio.

  • La Flaveca brustornama pego Colaptes auratus loĝas en orienta Nordameriko. Ili estas flavaj subvoste kaj subflugiloj kaj havas flavajn partojn en unuarangaj flugilplumoj. Ili havas grizan kapon, sablokoloran vizaĝon kaj ruĝan parton en nuko. Masklo havas nigran mustaĉan bridon. La vorto Colaptes devenas el la antikvgreka verbo kolapto, bekofrapi. Auratus devenas el la latina radiko aurat, kio signifas "oro" aŭ "orkolora" kaj aludas la birdajn subflugilojn.
  • La Ruĝeca brustornama pego Colaptes auratus cafer loĝas en okcidenta Nordameriko. Ili estas ruĝecaj subvoste kaj subflugiloj kaj havas ruĝecajn partojn en unuarangaj flugilplumoj. Ili havas sablokoloran kronon kaj grizan vizaĝon. Masklo havas ruĝan mustaĉan bridon. La scienca nomo, Colaptes auratus cafer, devenas de eraro de 1788 kiam la germana sistematikisto Johann Gmelin miskredis, ke la origina habitato estis en Sudafriko inter la gento Kosoj, tiam konata kiel la "Kafra" gento. (La termino "Kafra" estas nunutempe konsiderata tre etneca insulto en Sudafriko.)
  • La Gvadalupa brustornama pego Colaptes auratus/cafer rufipileus formortinta ĉ. 1910.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeca brustornama pego, masklo
La Ruĝeca brustornama pego, ino

Plenkreskuloj estas brunecaj kun nigraj horizontalaj strioj en dorso kaj flugiloj kaj estas ĉirkaŭ 32 cm longaj kaj 170 g pezaj. Estas nigrega kvazaŭkoluma parto kun formo de inversita duonluno kiu okupas la supran bruston kaj nomigas la specion, dum la suba brusto kaj ventro estas sablokoloraj kun nigraj grandaj punktoj tre klare markitaj. Maskloj povas esti facile identigitaj de nigra aŭ ruĝa (laŭ subspecio) mustaĉa bridostrio el la bazo de la beko. La vosto estas malhela supre ŝanĝante al blanka pugo kiu estas tre videbla dumfluge.

Voĉo kaj flugo[redakti | redakti fonton]

La voĉo de tiu ĉi birde estas konstanta rido, ki ki ki ki ..., pli agrabla ol tiu de la Blankvizaĝa nigropego. Oni povas aŭskulti ankaŭ konstantan frapadon ĉar ili ofte tamburas sur arboj aŭ eĉ sur metalaj objektoj por marki la teritorion.

Voĉo de la Brustornama pego.

Kiel ĉe multaj pegoj, la flugo estas ondeca. La ripetita ciklo de rapida serio de flugilfrapoj sekvata de paŭzo kreas efekton komparebla al tiu de koracio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la gvidlibro de Audubon, "La brustornama pego estas la ununura pego kiu kutime manĝas surgrunde", plukante per beko, kaj foje ankaŭ kaptante insektojn dumfluge. Kvankam ili manĝas fruktojn, berojn, semojn kaj nuksojn, ili unuaranga manĝaĵo estas insektoj. Nur formikoj jam faras 45% de ilia dieto. Ili havas kutimon kiu estas nomita formikumado, dum kiu ili uzas la formikan acidon por helpi la plumaranĝadon, eble ĝi estas utila por liberigi sin de parazitoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Du maskloj dum teritoria memmontrado dum printempo

La reprodukta habitato de tiu ĉi specio konsistas el arbaraj areoj tra Nordameriko kaj tiom sude kiom ĝis Centrameriko. Ili nestumas en kavaĵo en arboj, kvankam ili povas uzi ankaŭ fostojn kaj artefaritajn birdoskatolojn se tiuj havas la taŭgajn grandon kaj situon. Ili preferas elfosi siajn proprajn hejmojn, kvankam ili povas reuzi kaj ripari damaĝitajn aŭ abandonitajn nestojn. Abandonitaj nestoj de tiu ĉi specio kreas habitaton por aliaj kavonestumantoj. La brustornama pego foje estas forigita el sia nestoloko de alia kavonestumanto, la sturno.

Ili (ambaŭ seksoj) konstruas la neston dum 1 aŭ 2 semajnoj. La enirtruo estas el 5 cm al 10 cm larĝa.

La tipa ovodemetado konsistas el 6 al 8 ovoj, kiuj estas tute blankaj kun milda surfaco kaj sufiĉe da brilo. La ovoj estas la duaj pli grandaj el la nordamerikaj pegoj, superigataj nur de la Blankvizaĝa nigropego. La kovadon faras ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 11 aŭ 12 tagoj. La junuloj estas manĝigataj per vomado kaj zorgataj dum 25 al 28 tagoj post eloviĝo.

Vintrado kaj Migrado[redakti | redakti fonton]

Mapo de Migrado:
flava:nordaj vintromigrantoj
verda:sudaj loĝantoj
blua:vintrejoj

Nordaj birdoj migras al sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas ofte konstantaj loĝantoj (nemigrantaj).

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Colaptes auratus auratus – De la Roka Montaro.
  • Colaptes auratus cafer
  • Colaptes auratus chrysocaulosus
  • Colaptes auratus collaris
  • Colaptes auratus gundlachi, Juan Gundlach
  • Colaptes auratus luteus
  • Colaptes auratus mexicanoides
  • Colaptes auratus mexicanus
  • Colaptes auratus nanus
  • Colaptes auratus rufipileus

Alabama Martelflavuloj[redakti | redakti fonton]

Ino de Flaveca brustornama pego.

Laŭ loka nomo "Martelflavulo", la Flaveca brustornama pego estas la ŝtata birdo de Alabamo.[1]

Alabamo estas konata kiel la "Martelflavula Ŝtato" ekde la Usona Enlanda Milito. Tiu kromnomo estis aplikata al la Konfederaciaj soldatoj el Alabamo kiam roto de junaj soldatoj de kavalerio el Huntsville, sub la rego de. D.C. Kelly, alvenis al Hopkinsville, KY, kie estis lokitaj truparo de Generalo Forrest. La oficiroj kaj homoj de la roto de Huntsville vestis fajnajn, novajn uniformojn, dum soldatoj kiuj estis dum longe en la batalkampoj vestis trouzitajn difektitajn uniformojn. Ĉe manikoj, kolumoj kaj baskoj de la novaj kavaleriaranoj estis pecoj de brila flava tolo. Dum la parado ili estis aluditaj kaj mokitaj kiel Martelflavuloj kaj jam tiu kromnomigo restis por la soldatoj de Huntsville kaj de la tuta Alabama truparo ene de la Konfederacia Armeo.

Kiam la Konfederacia Veteranaro de Alabamo organiziĝis ili fieris de tiu nomo "Martelflavuloj" (Yellowhammers) kaj surmetis plumon de Flaveca brustornama pego sur siaj kronoj aŭ roversoj dum kunsidoj.

Tiu nomigo ne devas esti konfuzata kun tiu de la tute nerilata Emberiza citrinella Flava emberizo, kiu ricevas ankaŭ saman anglan nomon yellowhammer.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alabama State Bird. Alabama Emblems, Symbols and Honors. Alabama Department of Archives & History (2006-04-27). Arkivita el la originalo je 2018-12-24. Alirita 2007-03-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]