49-a norda paralelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landlimo inter Surrey (Brita Kolumbio) kaj Blaine (Vaŝingtonio).
La Paco-Arko.

La 49-a norda paralelo (anglalingve 49th parallel North) estas la latitudo, kiu interalie konsistigas parton de la internacia landlimo inter Usono kaj Kanado, ekde Manitobo ĝis Brita Kolumbio ĉe la kanada flanko kaj ekde Minesoto ĝis Vaŝingtonio ĉe la usona flanko. Tiu landlimo rezultas el la angla-usona traktato de 1818, sed ankaŭ de la Oregona traktato de 1846.

Usona-Kanada landlimo[redakti | redakti fonton]

Kvankam parto de Vankuvera Insulo kaj plimulto de orienta Kanado situas sude de la 49-a paralelo, kaj kvankam la usona ŝtato Alasko situas norde de ĝi, la nomo "49-a paralelo" estas ofte kromnomo de la tuta usona-kanada landlimo. Tio ja povas esti konfuzema, despli ke la plej multhomaj regionoj de Kanado situas nete sude de la paralelo, inkluzive de la du plej grandaj urboj de Kanado (Toronto kaj Montrealo) kaj de la ĉefurbo Ottawa.

Monumentoj ĉe la paralelo[redakti | redakti fonton]

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

La 49-a norda paralelo ankaŭ trapasas la jenajn landojn :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]