Spokane (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbocentro vidante norden je novembro 2007
Spokane
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 228 989  (2020) [+]
Loĝdenso 1 272 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 117° 25′ U (mapo)47.657194444444-117.4235Koordinatoj: 47° 39′ N, 117° 25′ U (mapo) [+]
Alto 562 m [+]
Areo 180,018452 km² (1 800 1.8 452 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Spokane (Vaŝingtonio)
Spokane (Vaŝingtonio)
DEC
Spokane
Spokane
Situo de Spokane
Spokane (Usono)
Spokane (Usono)
DEC
Spokane
Spokane
Situo de Spokane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Spokane, Washington [+]
vdr


Vaŝingtonio: la ruĝa punkto estas Spokeno

Spokane (elparole spo-KÆN; esperante Spokeno) estas la dua urbo (post Seatlo), laŭ popolnombro, en la ŝtato Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la plej granda urbo en la parto de la ŝtato oriente de la Kaskada Kresto; Spokeno fiere sin nomas "la Reĝina Urbo de la Enlanda Imperio". Ĝi estas la administra ĉefurbo de Kantono Spokena, kaj situas ambaŭflanke de la Rivero Spokena.

La urbo prenis sian nomon de la loka indiĝena popolo, la Spokena Tribo, aŭ eble de la rivero.

En la urbo troviĝas katolika Universitato Gonzaga kaj protestanta Kolegio Whitworth, kaj filiaj terenoj de du ŝtataj universitatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cintro en la centra arko de la Ponto de la Strato Monroe en Spokane, 1911.

Laŭ la usona censo de 2000 Spokane havis 195 629 loĝantojn. Ĝi fondiĝis en 1881, kiel fina konstrupunkto de la transkontinenta fervojo Northern Pacific.

En 1974 Spokeno fariĝis la plej malgranda (ĝis tiam) gastiganta urbo de Monda Foiro, nome Expo '74. En 1975 la urbo gastigis ankaŭ jarkongreson de ELNA.

En 2005 la urbestro, James E. West, fariĝis skandala figuro pro akuzoj, ke li sekse atencis junulojn antaŭ pli ol 15 jaroj, kaj ke dum la pli proksima pasinteco li ofertis postenojn en la urba administracio al viroj, kiujn li ekkonis per gejaj retejoj. Li konfesis pri iuj el la akuzaĵoj kaj malkonfesis pri aliaj, sed malgraŭ rezolucio de sia partio ke li nepre demisiu, li diris ke li ne intencas forlasi la urbestrecon pro la skandaloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]