Kirkland (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kirkland (Kebekio) kaj Kirkland (REM).
Kirkland
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98033 • 98034 • 98083
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 92 175  (2020) [+]
Loĝdenso 1 996 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 122° 12′ U (mapo)47.685833333333-122.19166666667Koordinatoj: 47° 41′ N, 122° 12′ U (mapo) [+]
Alto 152 m [+]
Areo 46,179803 km² ( 461 7.9 803 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Kirkland (Vaŝingtonio)
Kirkland (Vaŝingtonio)
DEC
Kirkland
Kirkland
Situo de Kirkland
Kirkland (Usono)
Kirkland (Usono)
DEC
Kirkland
Kirkland
Situo de Kirkland

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kirkland, Washington [+]
vdr

Kirkland [KARK-lend] - aŭ Kirklando - estas urbo (45 054 loĝantoj en 2000) en la usona ŝtato Vaŝingtonio (kantono King). Ĝi estas antaŭurbo de Seattle (ĉe la nordorienta flanko de Lago Vaŝingtona) kaj tanĝas al Bellevue kaj Redmond. Ĝia centra parto havas multajn publikajn artaĵojn (precipe bronzajn skulptaĵojn), plurajn parkojn kaj plaĝojn. Sude de la centro, apud la lagbordo, situas la ĉefsidejo kaj trejnejo de la usonfutbala teamo Seahawks.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1880aj jaroj Peter Kirk konstruigis fabrikon tie por produkti ŝtalon. Tamen la ejo fermiĝis pro la financa paniko de 1893 sen produkti sian unuan aĵon. La urbo jure fondiĝis en 1905. Dum multaj jaroj pramŝipo inter Kirkland kaj Madison Park estis la ĉefa translaga veturrimedo (nun tiel rolas gigantaj flosantaj pontoj).

Parko Marina, apudlaga parko en la centro de Kirklando