Puĝeta Fjordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Puĝetio

Puĝeta Fjordo (angle: Puget Sound (elparole ˈpjuĝet), laŝucide xwəlč (elparole ĥŭalĉ) estas granda fjordo (kun fjordetaj branĉoj) ligita al Pacifiko per la Markolo de Juan de Fuca kaj Admiralara Markolo, en la usona ŝtato Vaŝingtonio. La ĉirkaŭan regionon, nomatan Puĝetio, enloĝas proksimume kvar milionoj da homoj. La brita flotkapitano George Vancouver nomis la fjordon por honori sian subulon Peter Puget, kiu esploris ĝian sudan ekstremaĵon en majo, 1792. Vancouver pretendis alproprigi ĝin al la Brita Imperio je la 4-a de junio, 1792. Ĝi transiris al usona suvereneco per la Oregona Traktato subskribita en 1846.

Puĝeta Fjordo estas gravega celo de perŝipa komerco, precipe inter Usono kaj orienta Azio; ĝiaj plej grandaj komercaj havenoj estas Seatlo kaj Takomo. La usona mararmeo havas gravajn instalaĵojn en la malpli grandaj urboj Bremertono kaj Evereto. La politika ĉefurbo de Vaŝingtonio, Olimpio, situas ĉe la plej suda ekstremaĵo de la fjordego.

La Vaŝingtonia Ŝtata Pramŝipa Sistemo konektas la orientan kaj okcidentan bordojn de la fjordo en diversaj lokoj, kaj alirebligas ankaŭ pluraj el la pli gravaj insuloj en la fjordo, kiel ekzemple Insulo Whidbey, Insulo Bainbridge, Insulo Vashon. Nur ĉe unu loko, inter Takomo kaj Gig Harbor, ŝosea ponto transiras la fjordon.

Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]