Markolo de Juan de Fuca
Markolo de Juan de Fuca | ||
---|---|---|
![]() Situo sude de Vankuvera Insulo
| ||
markolo • natura kanalo | ||
Ligas akvejon | Pacifika oceano | |
kun akvejo | Puget Sound, Georgia Markolo | |
Disigas landoparton | Olimpa duoninsulo | |
de landoparto | Vankuvera Insulo | |
Datoj | ||
48° 18′ N, 124° 3′ U (mapo)48.299444444444-124.04944444444Koordinatoj: 48° 18′ N, 124° 3′ U (mapo) | ||
| ||
Longo | 150 km | |
Plej malgranda larĝo | 20 km | |

La markolo de Juan de Fuca (angle Strait of Juan de Fuca) estas markolo inter la kanada provinco Brita Kolumbio kaj la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝi konsistigas la ĉefan elirejon el la Georgia Markolo, kiun ĝi kunligas kun la Pacifika Oceano. La internacia landlimo inter Usono kaj Kanado estas meze de la markolo. La markolo nomiĝas laŭ la ŝipisto Juan de Fuca, kiu vivis dum la 16-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]La markolo ricevis sian nomon en 1788 danke al la angla kapitano John Meares, ŝipestro de Felice. Tiun nomon li elektis kiel omaĝo al Juan de Fuca, greka ŝipisto kiu ekis vojaĝon en 1592 kun hispanaj esploristoj, cele al la malkovro de la legenda markolo de Anián.
Internacia juro
[redakti | redakti fonton]La markolo de Juan de Fuca hodiaŭ restas kvereltemo inter Usono kaj Kanado, koncerne la precizan marlimon inter la du ŝtatoj.
Usonaj kantonoj
[redakti | redakti fonton]Jen la kantonoj lokitaj ĉe la bordoj de la markolo :
- Kantono Clallam (Vaŝingtonio)
- Kantono Jefferson (Vaŝingtonio)
- Kantono Island (Vaŝingtonio)
- Kantono San Juan (Vaŝingtonio)