Fernand Doré
Aspekto
| Fernand Doré | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de marto 1860 en Fontaine-les-Grès, Aube, |
| Morto | 7-an de februaro 1922 (61-jaraĝa) en Troyes, Aube, |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto entreprenisto |
Fernand DORÉ, franco, industriisto pri subvestaj trikotaĵoj. Naskiĝis la 19-an de marto 1860 en Fontaine-les-Grès (apud Troyes), mortis la 7-an de februaro 1922 en Troyes. Fondis en 1920 la muzikan konservatorion de Troyes. Prezidanto de societoj turistaj kaj sportaj. Fondis en 1904 la Esperanto-grupon de Troyes, kiun li prezidis ĝis sia morto. Multaj paroladoj en la regiono, kunlaboro en Esperantaj gazetoj, traduko de kelkaj broŝuroj.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Paul Bilhaud. SOLO DE FLUTO, monologo. Eld. Librairie de. l’Esperanto, Paris. 12 paĝoj 18 X 11,5 cm.

