Sovaĝinfano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Romulo kaj Remo, legendaj ĝemeloj rilataj al la fondo de Romo.

Sovaĝinfano estas persono kiu vivis ekster la homa socio dum longa periodo de sia infaneco. Tiu kategorio inkludas personojn kiuj havis neniun kontakton kun homoj dum jaroj kaj infanojn kiuj estis dumlonge malliberigitaj kaj enfermitaj.

Abandonitaj en naturo[redakti | redakti fonton]

Moŭgli, rolulo de La libroj de ĝangaloj de Rudyard Kipling (1894), lupozorgita.

Foje oni trovis infanojn kiuj povis survivi solaj (sen kontakto kun aliaj homoj) en la naturo. Menciindas la malkovro en la 18-a jarcento de du sovaĝinfanoj: nome Marie-Angélique Memmie Le Blanc en 1731 kaj en 1799, Víctor de Aveyron, ambaŭ en Francio. En la dua okazo, unue Pierre Joseph Bonnaterre studis la aferon kaj poste la kuracisto-pedagogo Jean Marc Gaspard Itard klopodis revenigi la infanon al la socia vivo per vekigo de la sensivo de liaj sensoj kaj ampleksigo de lia necesaro kaj rilataro. Tio estis ege utila ekde scienca kaj filozofia vidpunktoj, nome por respondi al demandaro pri kiel homoj estas reale: ĉu homoj havas denaskajn ideojn kaj vere ili estas sociemaj nature. La reĝisoro François Truffaut adaptis tiun historion al filmo L'Enfant sauvage (La sovaĝinfano), premierita en 1970.

Filozofoj kiel Rousseau kaj Kant jam supozis la ekziston de tiaj personoj. La tialo de la intereso de la Klerismo por tiu fenomeno estas la konsidero de la homa naturo kiel bona nature, kio aperigus tiujn sovaĝinfanojn kiel ties pruvo, simile al la konsidero de la prahomo aŭ la stato de popoloj "necivilizitaj" kiel ekzemploj de nobla sovaĝulo.

Karolo Lineo en sia verko Systema naturae priskribis tri ĉefajn karakterojn de sovaĝinfanoj: nome hirtismo, malkapablo paroli kaj malfacilo stare piediri permanente. Tiuj infanoj montras malmultan suferemon pro varmo kaj malvarmo, grandan noktan vidkapablon kaj tre disvolvigitan flarkapablon; ili kapablas imiti bestovoĉojn kaj preferas akompanon de animaloj anstataŭ tiun de homoj; ili flaras la manĝaĵojn antaŭ engluti, dormas de noktiĝo ĝis tagiĝo, kongrue kun la sezonoj; kaj ŝajnas sekse indiferentaj. Tamen, tiuj karakteroj dependas de la momento en kiu ili estis abandonitaj kaj trovitaj kaj de la grado de interagado kun animaloj kaj kun personoj dum sia tempo ekstersocia.

Bestozorgitaj[redakti | redakti fonton]

Estas registroj de infanoj zorgitaj supozeble de animaloj, ĉefe de lupoj, sed ankaŭ de hundoj, ursoj, simioj, gazeloj ktp.

Enkidu luktas kontraŭ leono.

La literaturo, ekde siaj komencoj, havigas multajn referencojn al tiu fenomeno, ĝis la punkto ke ĝi povas esti konsiderata arketipo simila al tiu de infano kiu survivas al abandono por fronti destinon de heroo, ekzemple (MoseoEdipo). Eksplicite zorgitaj de animaloj estis Enkidu (en la Epopeo pri Gilgameŝ, nome la plej grava rakonto de la antikva Mezopotamio) kaj Romulo kaj Remo (mamnutritaj de lupino, laŭ la fondomito de la antikva Romo). En la 19-a jarcento, aplikante jam la tiamaj kriterioj de la Klerismo pri la bona sovaĝulo, Rudyard Kipling kreis la rolulon de Moŭgli en La libroj de ĝangaloj (1894). En 1912 Edgar Rice Burroughs faris simile per la rolulo Tarzano.

Unu el la plej dokumentitaj kaj polemikaj kazoj estis tiu de la nomitaj lupinfaninoj Amala kaj Kamala, kiuj estis supozeble zorgitaj de luparo ĉe Midnapuro (regiono de Kolkato, Barato) en 1920. Ŝajne ili ne estis fratinoj kaj estis adoptitaj de la luparo en du diferencaj momentoj. Dormis kune kaŭre, hurlis, postulis akompanon de hundoj por trankvile manĝadi (ĉefe kruda viando), rompis morde la vestojn kiujn oni surmetis al ili, ili estis noktemaj, havis bonan vidkapablon en malhelo kaj eksterordinaran flarkapablon, gravajn malfacilojn por lerni paroli kaj stare piediri. La plej ĵusaj esploroj pridubas la verecon de la interpretado fare de la pastro kiu dekomence disvastigis la informon pri tiuj infaninoj, kaj supozas, ke temas pri fraŭdo muntita sur realaj kazoj de aŭtismo.[1][2][3][4]

En Hispanio en la 1950-aj jaroj okazis la historio de Marcos Rodríguez Pantoja, kiu vivis sola ekde la sep ĝis la dek naŭ jaroj en aparta montara areo de Sierra Morena kie lia nura socia referenco estis luparo. Lia historio estis adaptita al kino fare de Gerardo Olivares en la filmo Entre lobos (Interlupe), premierita en 2010.[5]

Enfermitaj[redakti | redakti fonton]

En kazoj de enfermiteco estas homoj la rektaj kulpuloj de la izoleco. Intelekta malkapablo de la gepatroj aŭ fizika malkapablo povas rezulti en la fakto abandoni la idozorgadon, kvankam foje la gepatroj aŭ tutoroj de tiuj infanoj ne havas tipon de intelekta malkapablo, sed sekvas aliajn cirkonstancojn, nome sociaj, familiaj, ekonomiaj, ideologiaj ktp. Tre konata okazo estis tiu de Kaspar Hauser, nome adoleskulo (probable 16-jaraĝa) kiu aperis en Nurenbergo (Germanio) en 1828, montrante strangan konduton kaj tre limigitan parolkapablon. Studita interese fare de juristoj, teologoj kaj pedagogoj, ili supozis, ke la plej probabla kaŭzo de lia stato estas, ke li estis vivanta enfermita kaj sen apenaŭa socia rilato eble ekde sia nasko. Pri lia historio oni faris filmon Jeder für sich und Gott gegen alle (Ĉiu siaflanke kaj Dio kontraŭ ĉiuj) de Werner Herzog (1974).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Serge Aroles L'Enigme des enfants-loup, 2007
  2. John McCrone (1994). «Wolf Children and the Bifold Mind». The Myth of Irrationality: The Science of the Mind from Plato to Star Trek. Carroll & Graf Pub. Arkivita el originalo la 24an de novembro 2005. Konsultita la 4an de Februaro 2021.
  3. Joseph Amrito Lal Singh, Robert M. Zingg (1966). «Wolf-Children and Feral Man». Wolf-Children and Feral Man. Shoe String Pr Inc. Arkivita el originalo la 15an de Oktobro 2005. Konsultita la 4an de Februaro 2021.
  4. David Horthersall (2004). History of Psychology.
  5. Sinopsis de la película

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]