L'enfant sauvage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'enfant sauvage
filmo
Originala titolo L'Enfant sauvage
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro filma dramo
Kameraado Néstor Almendros
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Marcel Berbert
Scenaro François Truffaut
Filmita en Montluçon • Aubiat
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Antonio Vivaldi
Rolantoj François Truffaut • Françoise Seigner • Jean Dasté • Claude Miller • Éva Truffaut • Gitt Magrini • Jean-François Stévenin • Paul Villé • Pierre Fabre • Jean-Pierre Cargol
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
IMDb
vdr

L'enfant sauvage (La sovaĝa infano) estas franca drama filmo de 1970 reĝisorita de François Truffaut, en kiu stelulis Jean-Pierre Cargol, François Truffaut, Françoise Seigner kaj Jean Dasté. Ĝi rakontas la historion de infano kiu pasigas siajn unuajn dek unu aŭ dek du jarojn kun malmulta aŭ neniu homa kontakto. Ĝi estas bazita sur veraj okazaĵoj de sovaĝinfano Victor de l'Aveyron, registritaj de la Dro. Jean Marc Gaspard Itard. Oni vendis preskaŭ 1.5 milionojn da enirbiletojn al la filmo en Francio.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En somera tago en 1798, nuda knabo 11 aŭ 12-jaraĝa (Jean-Pierre Cargol) estas trovita en arbaro en rura distrikto de Aveyron en suda Francio. Virino vidas lin, sek li krias kaj fuĝas. Ŝi rakontas tion al ĉasistoj kiuj post arda persekuto kaj kun helpo de ĉashundoj sukcesas kapti lin. Vivinte kiel sovaĝa animalo kaj malkapabla paroli aŭ kompreni la lingvon, la infano ŝajne kreskiĝis solece en la arbaro ekde frua aĝo. Li estas alportita en Parizon kaj dekomence metita en lernejo por "surdmutuloj". Dro. Jean Marc Gaspard Itard (François Truffaut) observas la knabon kaj kredas, ke li estas nek surdulo nek, kiel liaj kelkaj kolegoj kredas, "idioto". Itard kredas, ke la konduto de la knabo estas rezulto de lia povra medio, kaj ke li povas esti edukita. Itard ekrespondecas pri la knabo, kiun li finfine nomas Victor, kaj translokigas lin al sia hejmo proksime de Parizo. Tie, sub pacienca tutorado fare de la doktoro kaj de lia dommastrino (Françoise Seigner), Victor laŭgrade sociiĝas kaj akiras bazon de la lingvo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Pierre Cargol kiel sovaĝinfano Victor de l'Aveyron
  • François Truffaut kiel Dro. Jean Marc Gaspard Itard
  • Françoise Seigner kiel Madame Guérin, dommastrino de Dro. Itard
  • Paul Villé kiel Remy, maljuna kamparano
  • Jean Dasté kiel Professor Philippe Pinel, Profesoro en la Fakultato de Medicino
  • Pierre Fabre kiel respondeculo ĉe la Nacia Instituto por Surmutuloj
  • Claude Miller kiel Monsieur Lémeri
  • Annie Miller kiel Madame Lémeri[2]
  • Nathan Miller kiel Baby Lémeri
  • René Levert kiel Ĝendarmo
  • Jean Mandaroux kiel la doktoro atentante Itard
  • Mathieu Schiffman kiel Mathieu
  • Jean Gruault kiel vizitanto en la Instituto
  • Robert Cambourakis kiel kamparano
  • Gitt Magrini kiel kamparanino
  • Jean-François Stévenin kiel kamparano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Truffaut et al. 1973, p. 22.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Wild Child en la angla Vikipedio.