Idioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Idioto (el la greka ιδιότης, idiótis - simpla homo; en senco de senekzerca laiko el latina idiota, idiotes) estis en la greka antikvo homo, kiu rifuzis engaĝiĝi en politikon.

Pli poste la nocio estis uzata pri laikoj aŭ nekleraj (nelernintaj) personoj.

En la medicino, la nocio idioto (kaj idioteco) kiel priskribo de cerbe difektitaj homoj kun inteligentec-kvociento sub 20 estas tute malaperinta, anstataŭ ĝi oni uzas la terminon mensa handikapulo, kiu ne implicas iun gradon de handikapeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]