Vilaĝa idioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝa idioto
rolfako • socia rolo • literatura rolulo
Informoj
vdr
De idioot bij de vijver (La Idioto ĉe la lageto, 1926, Frits Van den Berghe)
Bronza statuo de Milyo, "vilaĝa "idioto" de Plovdiv

La vilaĝa idioto estas persono konata loke pro nescio aŭ stulteco, sed ĝi ankaŭ estas ofta esprimo por persono kiu estas stereotipe muta aŭ mankanta en komuna racio. La termino ankaŭ estas uzata kiel stereotipo por homoj kun mensaj handikapoj. [1]

La vilaĝidioto estis longe konsiderita akceptebla socia rolo, unika individuo dependa de sed kontribuanta al la socia etoso de lia komunumo. [2] Ĉiuj socioj dum la tempo evoluigas tiun rolon, aŭ devigas individuon en tiun rolon. Jam en bizancaj tempoj, la vilaĝa idioto estis traktita kiel akceptebla formo de konfuzita individuo. En diversaj islamaj epokoj kaj lokoj frenezuloj estas konsiderataj sanktuloj. [3]

Tro ofte tamen la vilaĝa idioto estis konsiderata nenormalabezonantaj homoj, la socia konsidero ŝanĝiĝis homo apartigebla for de la socaj rilatoj; lastatempe kun disvolvigo de socialaj politiko kaj zorgado por bezonantuloj, la loka kompreno tute ŝanĝiĝis favore al la integrigo de ĉiuj personoj en la komunumo. Ĉiuokaze en la kultura tradicio tre ofte similaj figuroj ludas gravan rolon en la popola folkloro kaj literaturo, ekzemple Ĝuĥa en islama mondo, aŭ iamaniere Don Kiĥoto aŭ la ĉefrolulo de alia verko de Miguel de Cervantes, nome "El licenciado Vidriera", la filmo Jeder für sich und Gott gegen alle de Werner Herzog pri la figuro de Kaspar Hauser, kiu inspiris ankaŭ aliajn verkojn, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siegel, L.J., 1970: The Justifications for Medical Commitment--Real or Illusory. Wake Forest Intramural Law Review, 6, 21.
  2. Oliver, M., 1989: Disability and dependency: a creation of industrial societies? In Disability and Dependency (Len Barton, ed.), Routledge, ISBN 978-1850006169
  3. Dols, M.W., 1987: Insanity and its treatment in Islamic society. Medical History 31, 1-14.