Enkidu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heroo, sendube Gilgamesĥ, eble Enkidu, spremanta kontraŭ sia brusto vivan lionon, simbolon de la forto ssimilita de la inicito kiu en la brulantaj sabloj de la dezerto kapabliĝis domini la reĝan beston kaj pliigi sian potencon, decidante kapti kaj reguli sian energion ĝis tiam detruan, anstataŭ ĝin mortigi kaj sin ormani per ĝiaj haŭtaĵoj: simbolo, entute, de la Forto disponigita por la Saĝo. Bareliefo el la palaco de Sargon la 2-a en Ĥorsabado, Muzeo de Luvro.

Enkidu estas diaĵo de la sumera mitologio. Laŭ la teksoj kaj la epokoj, li estas nomata ankaŭ Enkimu, EabaniEnkita. Post batalado kontraŭ Gilgamesĥ, li fariĝis lian plej fidela kompanulo. La enhavo de la Eposo pri Gilgameŝ rakontas iliajn aventurojj.

Almondiĝo de Enkidu[redakti | redakti fonton]

Laŭlegende, Enkidu estis kreita per argiloiniciate de Diino-Patrino Aruru por helpi la reĝon Gilgamesĥ reveni al la justa vojo, laŭ la peto de la popolo de Uruk. Tiu patrino Aruru ellaboris Enkidu laŭ la bildo de la dio de la ĉielo, Anu, kaj de Ninurta la dio de la milito.

Enkidu luktas kontraŭ leono.

Alia tradicio volas ke la rolo plenumita de Anu estas plenumita de diaĵo Enki. Tio eksplikos ankaŭ la devenon de nomo Enkidu ,kiu sumerlingva signifus "Enki lin kreis" aŭ "Kreaĵo de Enki"[1].

Transformiĝo[redakti | redakti fonton]

Dekomence Enkidu reprezentas la arketipon de la sovaĝa homo: «Abunde vila sur la tuta korpo, li havis virinan hararaĵon… Ne konante nin civitanojn… sovaĝe aranĝita…»

Enkidu travivas inter la sovaĝaj bestoj kaj ilin defendas el la kaptiloj. Sed tio incitas ĉasiston, kiu decidas lin denunci ĉe la reĝo Gilgamesĥ.

«Gilgamesĥ donacas al li la korteganinon Shamat, kiu per sia fascino «koruptas» la sovaĝan homon. Enkidu estas tuj allogita kaj pasigas kun ŝi ses tagojn kaj noktojn. Sed kiam li volas repreni sian antaŭan staton li sin sentas senforta por tion fari: Enkidu perdis sian forton kaj vekiĝis al la homa inteligento.

Renkonto kun Gilgamesĥ[redakti | redakti fonton]

Okazas, fine, la renkonto de Enkidu kun Gilgamesĥ, kiu estas lin atendanta en Uruk. Sekvas titana lukto, dum unu rekonas la forton de la alia, nome unu rekonas en la alia sian egalulon. Finfine, la du herooj amikiĝas per eterna amikeco.

Enkidu helpas Gilgamesĥ en ties lukto kontraŭ Humbaba, la monstro gardanto de la cedra arborego; krome li partoprenas en la lukto kontraŭ la ĉiela Taŭro sendita de diino Iŝtar.

Morto de Enkidu[redakti | redakti fonton]

Post malfavora sonĝo, Enkidu komencas malfortiĝi; pro tio li malbenas la ĉasiston kaj la korteganinon senditan por lin civilizi. Gilgamesĥ senespere ploras la morton de la amiko, kaj finiĝas por ekvojaĝi por serĉi la senmortecon.

Historia analizo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj tiel analizas la mitaĵon: la metaformozo de Enkidu povas reprezenti la allogan potencon influatan de la urboŝtatoj de Mezopotamio. Liaj originoj (stepoj) kaj lia vivo inter la sovaĝaj bestoj kaj lia eniro en la civila kunvivado povas aludi al la similiĝo de la nomadoj al la terkulturista civilizo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le grand homme qui ne voulait pas mourir|éditeur=Gallimard|année=1992|pages totales=295|passage=69|isbn=2-07-072583-9}}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Il Ghilgames, Claudio Saporetti, Simonelli Editore
  • Saggi su Ghilgamesh, Claudio Saporetti, Simonelli Editore
  • L'Epopea di Gilgamesh, (a cura di) N. K. Sandars, Adelphi
  • Uomini e dei della Mesopotamia: alle origini della mitologia, J. Bottero & S. N. Kramer, Einaudi
  • The Epic of Gilgamesh - a new translation, Andrew George, Penguin Classics (in inglese)
  • La saga di Gilgamesh, (a cura di) Giovanni Pettinato, Mondadori
  • Jean Bottéro, L’épopée de Gilgamesh. Le grand homme qui ne voulait pas mourir, Gallimard, coll. « L’aube des peuples », Paris, 1992 (ISBN 2-07-072583-9).