Alès
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alès (stacidomo). |

| Alès | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo kaj urbo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Alès (ĉefurbo) | ||||
| Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 30007 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 30100 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Max Roustan | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 46 125 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 992 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 44° 8′ N, 4° 5′ O (mapo)44.1272222222224.0808333333333Koordinatoj: 44° 8′ N, 4° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 134 m [+] | ||||
| Areo | 23,16 km² (2 316 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Alès (prononcu [ales], jen france kaj okcitane) estas mezgranda franca komunumo kaj urbo, lokita en la departemento Gard kaj en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), historie en Langvedoko-Rusiljono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 46 125 loĝantoj sur areo de 23,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 992 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la ĉefloko de la arondismento Alès kaj ankaŭ de 3 kantonoj.
La teritorio havas komunan limon kun Cendras, Saint-Christol-lès-Alès, Saint-Hilaire-de-Brethmas, Saint-Jean-du-Pin, Saint-Martin-de-Valgalgues kaj Saint-Privat-des-Vieux.
En la ĉirkaŭo estis karbminejoj. Alès estas centro de protestanta regiono. En ĝi estas la École des Mines d'Alès inĝeniera altlernejo.
Apud Alès troviĝas la urbeto Anduze, kie estas vizitinda bambuejo: giganta parko kun diversaj bambuspecoj, konstruaĵoj el bambuo kaj similaj aferoj. Bambuejo en la franca: bambouseraie.

Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Alès estas partnera urbo de:
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Alès mortis hungara-franca biologo Szilárd Vágó
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Alès en retgazetaro Nia Mondo
- Oficiala TTT-ejo (france)






