Kilmarnock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vidaĵo de Kilmarnock, Julio de 2004

Kilmarnock (en gaela Cille Mheàrnaig) estas granda urbo de East Ayrshire, Skotlando, kun populacio de 44,734.[1] Ĝi estas la dua plej granda urbo en in Ayrshire, nur post Ayr.[2] La Rivero Irvine fluas tra ties orienta sekcio, kaj la Kilmarnock-rojo trapasas ĝin, per la nomo 'Bank Street'.[3] Kilmarnock estas ofte mallongigita populare al 'Killie'.

Kilmarnock estas konata tutmonde ĉefe pro la publikigo de la unua libro de Robert Burns, kiu estis konata kiel The Kilmarnock Edition, kaj estas tre rara nuntempe.

Haloveno en Kilmarnock[redakti | redakti fonton]

Haloveno en Kilmarnock estas festata je ne la 31-a de oktobro, sed je la lasta vendredo de oktobro, ĉar oni ricevas salajrojn vendrede, do la infanoj esperas ekhavi pli bonajn dolĉaĵojn[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brinkhoff (2007).
  2. Mid-2006 Population Estimates for Localities in Scotland. Alirita 2008-10-01.
  3. Smellie (1898).
  4. https://stv.tv/news/features/1371148-do-you-know-the-mysterious-origins-behind-kilmarnock-halloween/