Fest-noz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fest-noz (bretonlingva vorto signifanta « noktofesto », male al fest-deiz por « tagfesto » ) estas tipo de « revivigisma » festo (precipe balo), inventita en la 1950-aj jaroj centre de Okcidenta Bretonio (precipe en Supera-Kernevo), cele rekrei la festajn ariĝojn de la kampara socio, kiuj markis la tagojn de kolektiva laboro kaj malaperis en la 1930-aj jaroj. La renasko de fest-noz povas esti atribuata al Loeiz Roparz[1].

En la 1970-aj jaroj, dank'al la movado Folk, aparte la efekto Alan Stivell ekde 1972, la fest-nozoj ne restis en la centro de Bretonio. Multaj junuloj malkovris la bretonajn muzikon kaj dancon kaj kaptis ilin : la fest-noz fariĝis urba fenomeno. Multaj asocioj organizas ĝin batalcele aŭ profitcele. Post tiu modperiodo, tiuj ariĝoj maloftiĝis ekde la fino de la 1970-aj jaroj. Tamen, en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, muzikistoj kaj dancistoj alproprigis al si ĝian kulturon, pliprofundigante kaj plifirmigante ĝin. Tial la fest-noz retrovis grandan popularecon en la 1998-2000-aj jaroj kun la renovigo de la bretona kaj kelta muziko[2]. La fenomeno estas nun tre ampleksa, pluraj centoj da fest-noz estas organizataj ĉiujare, kaj eĉ eliris el Bretonio por atingi aliajn regionojn de Francio[3]. La 5-an de decembro 2012, la fest-noz estis registrita kiel Voĉa kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro de UNESCO[4].

La bretona pluralo estas festoù-noz, sed la fratinoj Goadec diris festnozoù, kaj la franca pluralo estas ankaŭ fest-noz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicio el la kampara socio[redakti | redakti fonton]

La bretonoj pasie amas la dancon de tre longa tempo : multaj aŭtoroj mencias ĝin en la 17-a kaj 18-a jc[5],[6]. En sia verko Breiz Izel, Bouet skribis

neniu popolo portis tiom alten la pasion pri danco

[7].

En la bretona kampara socio antaŭ 1930, la kamparaj laboroj (grenrikoltoj, draŝoj, terpoma kaj cidropoma rikoltoj, ŝiradoj…) estis la ĉefaj okazoj por danci. Tiuj ariĝoj, kie videblis interhelpo kaj solidareco finiĝis per dancoj, esence kolektivaj, kiuj tiel fariĝis la esprimmaniero de personaro. Tiuj dancoj estas ankaŭ la tempo por « rompi la lacecon » post la lacegiga laboro sur la kampoj. La virinoj, same kiel la viroj, partoprenas en la manaj laboroj. Tiu tedega aŭtuna laboro estis kaŝita per kantado, kvietiganta lacecon kaj humorsaltojn[8]. La kunvivema manĝo, en kiu estas invitataj nur tiuj kiuj partoprenis en la taskoj, estas kutime tre gaja : kantataj rondoj, parolaj turniroj (malaperintaj), improvizado de kantataj komplementoj (kan ha bôz), fortludoj (baz yod) kaj dancaj konkursetoj, rekompensataj per tabako por la viroj kaj rubandoj por la virinoj. Poste, ĝis malfrue en la nokto, la dancoj transdonas kreskan escitiĝon de la kantantoj al la dancantoj, poste de la dancantoj al la kantantoj[9]. La strikta kohereco de la rondo aŭ de la ĉeno estigas superiĝon de ĉiu kaj ebligas al la grupo atingi iun staton de kolektiva konscienco. La noktofesto estas la esprimo de ĝoja personaro, kie la kolektiva dimensio alproksimiĝas al tranco[9]. La soniganto estas stimulata de la bonaj dancantoj kun kiuj li povas komuniki siajn dancariojn. Ĉiuj partoprenas en la danco, akompanante sin ofte per siaj kantadoj.

Kelkfoje, la dancoj respondas al utileca funkcio, kiel okaze de rebonigo de la cerealdraŝaj areoj (per draŝilo). Tio estas la danco de la nova areo (dañs al leur nevez), kiu uzas la agon de la dancantoj por premdensigi la grundon. La martelado de la lignoŝuoj montriĝas aparte efika. Oni tiel faras por la premdensigita grundo de domo, sed kompreneble la dancantoj estas malpli multaj.

La kalendaraj festoj (pardonprocesioj, foiroj...) kaj la geedziĝoj estas alia grava dancokazo. Tiuj lastaj ofte etendiĝas laŭ tri, kaj eĉ kvar tagoj kaj povas arigi ĝis 2 000 invititoj por la plej gravaj. Oni dancas ekde la eliro el la preĝejo, sur la vojo aliranta al la festeno kaj, al la farmobieno, atyendante la viandojn, tiam estas la danco de la rostaĵo, la dañs ar rost. Sonigantoj ĉeestas tiujn grandajn okazaĵojn[10]. Tiuj festoj estas okazo por la junuloj kuniĝi kaj ankaŭ taksi sin, laŭ socia kriterio, dank'al vestoj, kaj pri rezisto al laceco, iu danco povas daŭri tre longtempe kun kompleksaj kaj rapidaj paŝoj, kiuj postulas klopodon kaj teknikon.

La bremsoj kontraŭ ĝia disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Romkatolika Eklezio provis malpermesi la dancojn « kof-a-kof » (ventron kontraŭ ventro aŭ pardancoj), sed toleris teni sin per la fingreto. En iuj paroĥoj, oni devis teni sin per naztuko... La fest noz de malnovtradica kamparano estis ankoraŭ vigla en la fino de la 1920-aj jaroj kaj en iuj lokoj (Maël Carhaix, Rostrenen), ĝis ĉirkaŭ 1935, por ekskutimiĝi ĉie fine de la 1930-aj jaroj[11]. La nazia okupo malpermesante la organizadon de publikaj baloj, kaŝaj baloj estiĝis en la vilaĝoj, for de la urbocentroj. Manke de orkestro, oni rekomencis kanti la kan ha diskan kaj do danci la repertuaron de la rondoj taŭgaj por tiu voĉa tekniko. Sendepende de ĉiu kampara laboro, la junularo tiam malkovris ke eblis smple amuziĝi[11].


Loka renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

Novaĵo : danco sur pargeto, la kantantoj aŭ muzikantoj sur scenejo, sonigitaj.

Por instigi la kanerien eliri el ties vilaĝoj, kantkonkursoj estis organizitaj. Loeiz Ropars organizis la unuan konkurson de kan ha diskan en 1954 en Poullaouen, ĝia populara sukceso superis ĉiujn esperojn[9]. Tio estis okazo por fari la unuajn registraĵojn de kan ha diskan, fare de la unua bretona diskokompanio Mouez Breiz. La 30-an de oktobro 1955, li organizis sian unuan fest noz en la dancejo de Poullaouen.

Unuiĝo kaj malfermo[redakti | redakti fonton]

Les Ramoneurs de menhirs (esperantlingve "La kamenpurigistoj de menhiroj")

Monda agnosko[redakti | redakti fonton]

Forta historia elmigrado kreis bretonan diasporon interne de la francaj landlimoj kaj ĉie aliloke en la mondo (Usono, Kanado, Aŭstralio...). Multaj bretonoj iris ekloĝi en pariza regiono. Ili estas preskaŭ unu miliono da bretonoj ĉu denaskaj ĉu adoptaj por ekloĝi en Parizo kaj en Ile-de-France. For de sia historia grundo, ili ŝatas rekuniĝi sine de parizaj bretonaj asocioj (Bretona misio), de bagadoj (Bagad Pariz, Bagad Keriz,...) kaj keltaj kluboj (Cercle "Mibien ar mor" de Poissy, Dañserien Pariz, Seiz avel de Trappes,...) kaj multe partoprenas en la multaj fest-nozoj organizataj tutjare (Festival Pariz-Breizh en Argenteuil, Fest-noz en Cachan, en Villejuif aŭ dum la festo al sankta-Ivo en Parizo, ĉiu ariganta plurajn milojn da dancantoj). Ankaŭ la bretona muzika scenejo de Ile-de-France estas tre dinamika kun grupoj kiaj Dorn ha Dorn, Kafe Koefet, Kazdall, Kroazhent, Deskomp, Adrak, Ar Gazeg Veurzh...

La fest-noz estis elektita en 2012 por reprezenti ĉe UNESCO la bretonan voĉan kaj nematerian heredaĵon. Ĝi kunigas aron da elementoj el la bretona kulturo : la kanta repertuaro, la instrumenta praktiko, la dancoj kaj la socia dimensio ligita al la kunvivemo inter ĉiuj generacioj[4].

La dancoj[redakti | redakti fonton]

Fest-noz okaze de la Interkelta Festivalo de Lorient en 2010.

Estas centoj da tradiciaj dancoj, el kiuj la plej konataj estas : la gavotoj, la an-dro, la hanter-dro, la larideo, la plinn, la kost ar c'hoad, ktp. Dum fest-noz, oni dancas laŭ ĉeno aŭ rondo (ĉiu tenas la alian per la mano kaj la brako), pare kaj « kun movoj », kiaj la jabadao aŭ la multaj avant-deux de Supera-Bretonio. La dancoj de Suba-Bretonio estas plej ofte organizataj en sinsekvoj de du aŭ tri dancoj : tiel, por ekzemplo, la sekvo gavoto - balo - jabadao, karakterizas la regionon de la suda-Kernevo. Oni devas danci la kompletan sekvon kun la sama partnero.

La muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko, kiun oni povs aŭdi en tiuj festoj, estas el tri tipoj : la kanto a cappella, (kan ha diskan), la akompanata kanto, aŭ la muziko nur instrumenta. Antaŭ la invento de la mikrofonoj kaj amplifitaj instrumentoj, la plej uzataj instrumentoj estis la baszumilo akompanata de sakfluto, pro ilia sonpotenco.

Estis ankaŭ la diatona akordiono, la klarneto, la violono kaj, pli malofte, la radvjelo. Post la dua mondmilito, la skota kornemuzo (nomata biniou bras « granda kornemuzo » en Bretonio) ĝeneraliĝis en Bretonio dank'al la bagadoj : ofte ĝi anstataŭis la saklfluton. La klarneto (bretonlingve treujenn-gaol, aŭ brasikstumpo), plej ofte laŭ malnova modelo je 13 klavoj, estis preskaŭ malaperinta sed ĝi profitas reinteresiĝon de kelkaj jaroj.


La disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Praktikata laŭ tradicia formo en la farmobienaj kortoj centre kaj okcidente de Bretonio aŭ sur la publikaj placoj okaze de geedziĝoj, ĝi eniris post sia renaskiĝo diversajn lokojn : festejoj aŭ socialaj-kulturaj ejoj sed ankaŭ sportejoj, concertejoj aŭ eĉ kapelplacoj dum somera periodo[12].

Por la tuta fest-noz, estas ĝenerale pluraj « grupoj », kiuj sin sekvas sur la scenejo, ofte kun la dancantoj.

La paroj da sonigantoj aŭ kantantoj ne ludas aŭ ne kantas dum pli ol duonhoro, plej ofte dum 20 minutoj.

Kultura evoluo[redakti | redakti fonton]

La asocio Dastum preparis dosieron por regsitrigi la praktikon de fest-noz kiel Voĉa kaj Nemateria Heredaĵo de la homaro, ĉe UNESCO[13],[14]. La fest-noz estis registrita de UNESCO kiel bretona Voĉa kaj Nemateria Heredaĵo, la 5-an de decembro 2012[4].

La asocio Tamm-Kreiz publikigis la unuajn trimonatajn datumojn pri la fest-noza aktivado en 2012.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jefig Roparz, Loeiz Roparz, paotr ar festou-noz - Le rénovateur du fest-noz, Emgleo Breiz, 2011, 190 paĝoj
  2. Sicard Padrig, La musique celtique, taggazeto "Ouest-France", 1997
  3. Olivier Goré, La dimension sociale d’une exception culturelle régionale. Le fest-noz en Bretagne, Rennes.Legu perrete
  4. 4,0 4,1 4,2 Unesco: la bretona "fest-noz" registrita en la nemateria heredaĵo de la Homaro, semajngazeto le Point
  5. S-ino de Sévigné, letero de la 5-a de aŭgusto 1671
  6. Jacques Cambry, Voyage dans le Finistère
  7. Perrin Olivier & Bouet Alexandre, Breiz Izel, ou la vie des Bretons d'Armorique, 1838
  8. Yves Defrance, L'archipel des musiques bretonnes, gazeto "Cité de la Musique", kol. "Musiques du monde 2000", 192 paĝoj, p. 132
  9. 9,0 9,1 9,2 R. Becker, La musique bretonne, p. 89
  10. Jean Choleau et Marie Drouart, Chansons et danses populaires de Haute-Bretagne, 1-a tomo, Univaniez Arvor, Vitré, 1938
  11. 11,0 11,1 Loeiz Ropars, l’initiateur des festou-noz des années 50
  12. La fête au présent: Mutations des fêtes au sein des loisirs, Eldonejo "Editions L'Harmattan", 2009, 418 paĝoj, p.79
  13. Benjamin Keltz (23-an de decembro 2010). Le fest-noz bientôt au patrimoine immatériel de l'Unesco ?. Le mensuel de Rennes. Alirita 23-an de decembro 2010.
  14. Video prezentanta la projekton por UNESCO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jefig Roparz, Loeiz Roparz, paotr ar festou-noz - Le rénovateur du fest-noz, Emgleo Breiz, 2011, 190 paĝoj
  • Roland Becker, Laure Le Gurun, La musique bretonne, « Le fest noz - le chant après le champs », 1994, Coop Breizh, p. 89-91
  • Fanch Postic, « Aŭ origines du fest-noz » dans ArMen n°93, aprile 1998
  • Marc Clérivet, « Danser en fest-noz. Une pratique aŭ réalités multiples », Musique bretonne, n°195, marte 2006, p. 34-38 Legu per reto
  • Yves Labbé, « Une enquête exclusive de Musique Bretonne. La nouvelle jeunesse des festoù-noz » en Musique bretonne, n°137, septembre 1995, p. 3-6 Legu per reto
  • Christian Morvan, « Réflexion sur les Festoù-Noz aujourd'hui » en Musique bretonne n°68, marte 1987, p. 18 Legu per reto
  • Dominique Dujardin, « Autres réflexions sur les festoù-noz » en Musique bretonne n°71, maje 1987, p. 23 Legu per reto
  • Olivier Goré, L'inscription territoriale de la musique traditionnelle en Bretagne, geografia memuaro, Universitato Rennes 2, 2004 Legu per reto
  • Enora Coat, « Le fest-noz à la croisée des identités », memuaro IEP, Rennes, 2013

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]