Interkelta Festivalo de Lorient

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interkelta Festivalo de Lorient
muzikfestivalo
Komenco 1970 vd
Geografia situo 47° 44′ 44″ N, 3° 21′ 41″ U (mapo)47.7456-3.36128Koordinatoj: 47° 44′ 44″ N, 3° 21′ 41″ U (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Lorient
Interkelta Festivalo de Lorient (Francio)
Interkelta Festivalo de Lorient (Francio)
DEC
Interkelta Festivalo de Lorient
Interkelta Festivalo de Lorient
Map
Interkelta Festivalo de Lorient
Ĉefestro(j) Jean-Paul Kihl • Noël Couëdel • Pierre Guergadic • Guy Delion • Jean-Michel Férézou • Jacques-Charles Morice • Guy Gestin • Bruno Jaouën • Jean Peeters • Denis Le Mentec vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Parado de sakŝalmoj (Festivalo 2006)

La Interkelta Festivalo de Lorient (france: Festival Interceltique de Lorient; bretone: Emvod ar Gelted en Oriant) estis fondita en Lorient, Bretonio en 1971. Tiu ĉiujara evento disvolviĝas en la koro de la urbo en aŭgusto: estas muzikistoj de tradicia kelta muziko, dancistoj, pentristoj, skulptistoj, verkistoj.

Tiuj artistoj venas de Bretonio, Kornvalo, Kimrio, Irlando, Skotlando, Manksinsulo, Insulo de Breton-Kabo, Galegio, Asturio, kaj de ĉiuj landoj interesitaj en la kelta diasporo.

La ĉefaj lokoj de la festivalo situas ĉie en la urbo. La plej formalaj eventoj okazas en Palais des Congrès, Grand Théâtre aŭ en preĝejo Saint-Louis. La plej grandaj eventoj okazas en Parc de Moustoir (stadiono de Football Club Lorient-Bretagne Sud, kiu povas enteni ĝis 10 000 spektantoj), aŭ en la fiŝkapta haveno de Keroman.

La spektakla Granda Parado de Keltaj Nacioj okazas dimanĉon matene kun pli ol 3 500 muzikistoj, kantistoj, dancistoj kaj flut-bandoj de ĉie en la kelta mondo paradante tra la stratoj en kostumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Festival interceltico di Lorient en la itala Vikipedio.