Kernevo (bretoneKernev aŭ Bro-Gernev aŭ Bro-Gerne; franceCornouaille) estis unu el la naŭ diocezoj de Bretonio, kiu ekzistis ĝis la franca revolucio. La ĉefurbo de Kernevo estis Kemper. Kvankam la tiama areo ne korespondas al iu ajn regiono nuntempe, oni ankoraŭ kutimas nomi ĝin tiel. Laŭ la malnovaj diocezlimoj, Kernevo kuŝis sur 5 979km² kaj nombris en 1999456 307loĝantojn.
En la franca, oni nomas tiun areon Cornouaille, simile la angla regiono Cornouailles (Kornvalo). Verŝajne ambaŭ nomoj estas samdevenaj, kiel okazis al la angla regiono Devon, kiu ankaŭ fariĝis poste grava mezepoka nord-bretona regiono.