Lando de Léon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lando de Leon
Flago de Lando de Leon
Location of {{{name}}}
Mapo de Lando de Leon
Statistikoj
Areo: 2019 km²
Loĝantaro: 405.089 (1999)
Ĉefurbo: Saint-Pol-de-Léon
v  d  r
Information icon.svg

La lando de Leon (bretone: Bro-Leon; france: Pays de Léon) estis unu el la naŭ malnovaj episkopujoj de Bretonujo, antaŭ 1790. Saint-Pol-de-Léon (Kastell-Pol en la bretona lingvo) estis la ĉefurbo de la episkopujo. La fondinto de la episkopujo nomiĝis Sankta Paŭlo Aŭreliano.

La rivero de Morlaix estis la limo inter la lando de Leon kaj Tregoro. Sude, la montaro de Arrée kaj la rivero Elorn estis la limoj al Kernevo.

Post 1790, estis kreitaj la departementoj, kiuj anstataŭis tiujn episkopujojn.