Tria karlisma milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozkolore la areoj kie okazis la Tria Karlisma Milito, norde kaj oriente de Hispanio; la flamoj estis samtempaj konfliktaj areoj ne rilataj al karlisma milito

La Tria Karlisma Milito okazis en Hispanio inter 1872 kaj 1876 inter la sekvantoj de Karlo, duko de Madrido, pretendanto karlista laŭ la nomo de Karlo la 7-a, kaj la sinsekvaj registaroj de Amadeo, de la 1a Respubliko kaj de Alfonso la 12-a. En marto de 1870 Ramón Cabrera demiziis kiel politika kaj milita estro de la karlismo ĉar kredis, ke ne estis "condiciones razonables de alcanzar el triunfo por las armas" (seriozaj kondiĉoj por atingi triumfon permilite) kaj li ne volis suferigi Hispanion per nova enlanda milito. La pretendanto, kiu estis monatojn preparante la insurekcion ekde la ekzilo markis la daton de la 21-a de aprilo de 1872 por la komenco de la operacoj.

Tiu karlisma milito okazis ĉefe en Eŭskio kaj Navaro. La restaŭrado de la Foruoj (aparta propra leĝaro) fare de la pretendanto en julio de 1872, antaŭe nuligitaj per la Dekretoj de Nueva Planta fare de Filipo la 5-a, influis en la elano de la insurekcio en Katalunio kaj iom malpli en Valencilando kaj Aragono krom kelkaj disaj rotoj ne tre aktivaj tra Andaluzio, kaj iom tra la resto de la hispania teritorio, ĉefe en montaraj areoj kie ili praktikis duone gerilan militon duone ŝteladon, pro ties marĝeneco kaj malmulta atingopovo por fari ligon kun la popolo kiuj faciligus sian gerilan aktivecon.

La milito okazigis inter 7.000 kaj 50.000 mortintojn.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José Indalecio Caso. "La Cuestión Cabrera" Madrid. 1875
  • Bruno Ramos Martinez: Memorias y Diario de Carlos VII, Madrid 1957
  • Roman Oyarzun Oyarzun. "Vida de Ramon Cabrera y las guerras carlistas", Barcelona 1961
  • José Extramiana: Historia de las guerras carlistas, San Sebastián 1978-1979
  • Melchor Ferrer: Historia del tradicionalismo español, Sevilla, 30 vol. 1941-1979
  • José María Jover(dir):Historia de España XXXIV. La era isabelina y el Sexenio Democrático (1834-1874), Madrid 1988
  • Joan Garrabou. "Gent Nostra. Cabrera", Barcelona 1989
  • Conxa Rodriguez Vives. "Ramón Cabrera a l'exili". Abadia de Montserrat 1989
  • Julio Montero: El Estado Carlista. Principios teóricos y práctica política (1872-1876), Madrid 1992
  • Robert Vallverdú: El tercer carlisme a les comarques meridionals de Catalunya (1872-1876), Barcelona 1997
  • Jordi Canal: El Carlismo, Madrid 2000
  • Urcelay Alonso, Javier. "Cabrera. El Tigre del Maestrazgo". Barcelona, Ariel, 2006. ISBN 84-344-5205-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Historio de la generalo karlista Marco de Bello