Ordoño la 2-a (Leono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordoño la 2-a laŭ mezepoka miniaturo de la Katedralo de Leono.

Ordoño [orDOnjo] la 2-a de Leono (ĉ. 871, Leono - junio de 924) estis reĝo de Galegio, subordigita al la reĝo de Leono,[1] inter la jaroj 910 kaj 914 kaj reĝo de Leono de la jaro 914 ĝis sia morto.

Dua filo de Alfonso la 3-a, estis energia suvereno kaj batalema kiu submetis al sia sola aŭtoritato la teritoriojn de la leona reĝlando kaj batalis sukcese kontraŭ la islamanoj, kiu ankoraŭ regis la plej grandan parton de la iberia duoninsulo. Lia reĝado okazigis la subkomprenitan kaj trankvilan transiron de la Regum Asturorum al la Regnum Legionense, kun la reĝa sidejo jam establita definitive en la urbo Leono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 871, estis la dua de la gefiloj de Alfonso la Granda, reĝo de Asturio, kaj de sia edzino, la reĝino Jimena. El patra parto estis nepo de la reĝo Ordoño I kaj de lia edzino, la reĝino Nuña. Estis edukita de la Banu Qasi de Zaragozo. Kunlaboris en la taskoj de registaro dum la reĝado de sia patro.

Jam en vivo de sia patro li praktikis la registaron de Galegio. Li direktis persone, antaŭ la jaro 910, militan ekspedicion kontraŭ la islamanoj de la sudo de la iberia duoninsulo en kiu alvenis ĝis la urbo de Sevilo, detruante kaj disrabante la kvartalon Regel, "konsiderita kiel unu el la plej fortaj kaj riĉegaj", laŭ raportas la Historia silense, kvankam tiu menciita kvartalo ne estis identigita kun certeco fare de la historiistoj.[2]

Pro nekonataj motivoj, la gefiloj de Alfonso la 3-a  sin ribelis kontraŭ sia patro en la jaro 909. Kvankam la infanto García, frato de Ordoño, estis kaptita kaj enfermita en la kastelo de Gauzón, unu jaron poste Alfonso la 3-a estis devigita de siaj gefiloj abdiki kaj disdoni la reĝlandon inter ili. La reĝlandon de Leono ricevis la plej aĝa filo, la infanto García, tiun de Asturio ricevis la infanto Fruela kaj tiun de Galegio ricevis la infanto Ordoño, subordigitaj ambaŭ plej malaĝaj gefratoj al García.[3] Alfonso la 3-a forpasis en la urbo Zamoro la 20an de decembro de la jaro 910.

García 1-a havis konfliktajn kaj distajn rilatojn kun sia frato Ordoño. Kiam Alfonso la 3-a forpasis, García neebligis al la episkopo Genadio de Astorga porti al la urbo Santiago de Compostelo la kvincent mizcales kiu Alfonso la 3-a estis donacinta al la sanktejo de la apostolo.[4]

Estis la kvara jaro de la propra reĝado de Ordoño en Galegio kiam Urdun ibn Adfuns —en esprimo de la anonima Kroniko de al la-Nasir— atingis Évora la 19an de aŭgusto de 913 kun armeo de tridek mil homoj, inter rajdantoj, infanterianoj kaj ark-pafistoj, kaj, profitante la ekziston de rubejo apud la muregoj, li penetris en la urbon kaj disrabis ĝin. En unu sola tago ruinigis la rezistadon de la urbo, okazigante la morton de la reganto Marŭan Abd el-Malik kaj tiun de la sescent homoj kiuj formis la garnizonon. Li kaptis kvar mil personojn, en sia plimulto virinoj kaj infanoj, kun kiu ekis la revenon al sia teritorio la sekvan tagon de sia atingo de Évora. Laŭ  mencias la sama kroniko, "Ne estis memoro en Andalusio de katastrofo de la Islamo, fare de la malamiko, pli ofenda kaj terura ol ĉi tiu".[5]

Supreniro al la leona trono (914)[redakti | redakti fonton]

Je la morto de lia frato García, okazinta en la urbo Zamoro en la jaro 914, Ordoño la 2-a heredis la reĝlandon de Leono pro tio ke, kvankam lia frato estis geedziĝinta, li forpasis sen lasi idaron. Kvankam ĝi kredis de devigita plenumo sukceda iun leĝan normon aŭ laŭkutima, la posta skribanto de la Cronica albeldense asertas ke "je la morto de García, lia frato Ordoño -ut decebat kiel decis- akiris la registaron de la reĝlando". La kordova historiisto Ibn Hajjan indikis en sia verko ke:[6]

Citaĵo
 ...mortinte lia frato García la kristanaro unuanime alvokis lin el Leono kaj Astorga, ĉefurboj el lia regno; li lasis kiel vicestroj en Galegio fidindajn grafojn kaj foriris al la komunumo kiu donis al li la plej kompletan senjorecon, montrante li siajn klopodojn en la lukto kontraŭ soaj islamaj malamikoj, kvankam Dio brmesis liajn heroaĵojn, redonante al ili la forton kiam ili estis baldaŭ reunuigitaj fare de la kalifo Al-Nasir, kiu forvenkis la kristanojn danke al dia favoro. 

En la periodo inter la morto de la reĝo García la 1-a, en la unua duono de 914, kaj la komenco de la reĝado de lia frato, en la unuaj tagoj de decembro de la jaro 914, ekzistas intertempo de pluraj monatoj kun foresto de aktiveco en la Kortego leona. Iuj historiistoj opinias ke Ordoño la 2-a devis trafi gravan malsanon en teroj de Badajoz kaj ke, antaŭ ol iri al Leono por esti proklamita reĝo, li direktiĝis al siaj galegaj teritorioj. Tie, en dokumento donita favore al la diocezo de Mondoñedo, la monarko esprimis tion jenan:

Citaĵo
 Mi antaŭsentas ke mia morto alproksimiĝas kaj ke mi ne havas alian esperon ol la mizerikordo de la Ĉiopova kaj la perado de la sanktuloj. 

Tamen, la monarko eble rekuperis sin plene, ĉar komence de decembro estis aklamita kiel reĝo en la urbo Santiago de Compostela. Asertas la post-Albeldense ke Ordoño Adefónsiz, "debelador de Kristo", estis aklamita suvereno fare de ĉiuj magnatoj, episkopoj, abatoj, grafoj kaj primatoj kunvenintaj en ĝenerala asembleo, estante al li asignita la reĝa diademo la 12an de decembro 914, post ol esti unktita de dek du episkopoj en la trono de Leono.

Unuaj militaj kampanjoj (914-916)[redakti | redakti fonton]

Enposteniĝinte ĉe Leono, solidigita lia pozicio kaj gajnita la apogo de la nobelaro, Ordoño la 2-a entreprenis sian unuan militan ekspedicion kiel reĝo de Leono en la somero de la jaro 915 kontraŭ la teroj lokitaj norde de Miknasat al la Asnam, nomo laŭ kiu la islamaj nomumis la urbon Merido. Laŭ la andalusa historiisto al-Razi, li entreprenis la kampanjon laŭ la itinero de Zamoro, submetante unue la urbon Medellín kaj poste la kastelo de la KolubroKalat al la-Hanaŝ (Castro Alange), kampadante la sekvan tagon apud Mérida. Tie submetiĝis al li la regantoj de ĉi tiu urbo kaj de Badajoz, kiuj pagis impostojn al la leonanoj. Ĉi tiuj revenis al siaj teroj kun granda predo kaj multaj kaptitoj laŭ la vojo de Toledo.

La kampanjo estis tiel sukcesa, ke, tuj kiam li atingis Leonon, la monarko volis montri sian dankemon al Dipatrino, starigante kiel donacon novan templon katedralan en anstataŭo de la tiam ekzistanta, nome modesta konstruaĵo lokita ekstermure kaj konsekrita al Sankta Petro Apostolo. Por tio li donacis sian propran palacon, grandigante same kun donacoj de teroj la diocezon de Leono.

En la somero de la jaro 916, li direktis novan ekspedicion kontraŭ la islamanoj kaj atakis la ĉirkaŭaĵojn de la urbo Merido, kiun li estis minacinta en sia kampanjo al Évora de la 913. Ankaŭ tiam li ruinigis kaj disrabis la areojn ĉeurbajn kiuj estis restintaj senvunde en la antaŭa ekspedicio. La leonaj trupoj frontis armeon kiu estis elirinta el Kordovo por fronti ilin. La leonanoj disvenkis ilin kaj la islama majoro estis kaptita kaj portita al Leono.

La batalo de Castromoros (916)[redakti | redakti fonton]

La fulma reago de la andalusoj estis tuja. Laŭ la anonima Kroniko de Al-Nasir, ili komencis unuan aceifa-n (militista kampanjo) la 15an de junio de 916, sub la komando de la kaido Ahmad ibn Muhammad ibn Abi Abda, kiu revenis al Kordovo sen pli granda akcidento. La nova kordova emiro, Abderamano la 3-a, aŭdante la popolajn kriojn kontraŭ la sinsekvaj kristanaj sukcesoj, kunvenigis tiam nemezureblan armeon kiu korpigis kontingentojn de la Tingitania kaj Maŭritanio. Je ĝia komando iris denove Ahmad ibn Muhammad ibn Abi Abda, nomita Hulit Abulhabat fare de la post-Albeldense Kroniko.[7]

La islama armeo eliris el Kordovo la 2an de aŭgusto de 917 kaj atingis la bordon de la rivero Doŭro, kiun la omajado pretendis establi kiel limo, la tagon 1an2an de septembro, disrabante kaj disvenkante je sia paŝado la terojn de la kristanoj. La islamanoj establis sian tendaron apud la loĝloko de San Esteban de Gormaz, de tiam nomita Castromoros (maŭra kampadejo). Tiam aperis subite la reĝo Ordoño la 2-a kaj liaj trupoj kiuj atakis la islaman armeon. La batalo de Castromoros estas unu el la limŝtonoj de la hispana mezepoka historio. La kristanaj kronikoj de la epoko raportas ke la leonanoj kaŭzis tiomajn mortigojn al siaj malamikoj ke la nombro de iliaj kadavroj superis la komputadon de la astroj, ĉar ili rimarkas ke, ekde la bordo de la rivero Doŭro ĝis la kastelo de Atienza kaj Paracuellos, la tuta teritorio troviĝis kovrita de kadavroj kaj la islama armeo, disvenkita, ĝi revenis al siaj bazoj la tagon 4an de septembro. Inter la multnombraj islamanoj kiuj perdis la vivon en Castromoros troviĝis la propra Hulit Abulhabat, majoro de la disvenkitaj islamanoj, kies kapon ordonis la reĝo Ordoño pendigi el la kreneloj de San Esteban de Gormaz apud tiu de apro. La navaroj alvenis tiam  peti la helpon de la leona monarko kun la espero ke la leonanaj trupoj helpus ilin lukti kontraŭ la islamanoj.

Finante la printempon de la jaro 918, kaj aliancanoj inter si Ordoño la 2a kaj Sancho Garcés, reĝo de Pamplona, ambaŭ monarkoj mobilizis siajn trupojn kaj marŝis kune al Nájera, en la Supera Marko, al kiu alvenis je la komenco de la monato de junio, sieĝante ĝin dum tri tagoj. Ili paŝis poste al Tudela, ĉirkaŭis la randojn de la Morcuera kaj Tarazona kaj penetris en la antaŭurboj de Valtierra, Arnedo kaj Calahorra, kiuj troviĝis sub la povo de la Banu Qasi de Zaragozo, lokoj kiuj estis konkeritaj.

Ĉi tiuj okazaĵoj iritis tiel al la emiro Abderamano la 3-a kiu jam la 8an de julio de tiu jaro elirigis el Kordovo novan armeon de puno, komandita de Badr ibn Ahmad. La islamaj trupoj atingis la teritorion de Mutonija aŭ Mutonia (loko hodiaŭ ne konata, sed situa en teroj de SorioSegovio), kie ili disvenkis la navarajn kaj leonajn armeojn, en du sinsekvaj bataloj okazintaj  la 14an kaj 16an de aŭgusto de la jaro 918. La reveno de la venkintoj, kun abunda predo kaj kaptitoj, estis celebrita en Kordovo kun publikaj ĝojegoj. La kronikisto Sampiro nur indikis ke post la venko de Castromoros atingis la lokon de Mitonia aceifa islama (militista kampajno), en kies renkonto okazis la ruinigo de multaj homoj de ambaŭ partoj, aldonante kiel konsolo biblian citaĵon, kiu atribuis al David: "Varii sunt eventus belli" (diversaj estas militaĵoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suárez Fernández, 1976, p. 253.
  2. Martínez Díez, 2004, p. 233.
  3. Suárez Fernández, 1976, p. 253.
  4. Gracía-Osuna, 2008, pp. 25-28.
  5. Martínez Díez, 2004, pp. 233-235.
  6. Martínez Díez, 2004, p. 232.
  7. Martínez Díez, 2004, pp. 240-242.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arco y Garay, Ricardo del (1954). Sepulcros de la Casa Real de Castilla. Instituto Jerónimo Zurita. Consejo Superior de Investigaciones Científicas. OCLC 11366237.
  • Flórez, Enrique (1770). Antonio Marín, eld. Memorias de las Reinas Católicas. Historia genealógica de la Casa real de Castilla y de León. Tomo I (2a eldono). Madrid.
  • García-Osuna y Rodríguez, José María Manuel (2008). «El astur rey de León Fruela II Adefónsiz "El Leproso"». Argutorio: revista de la Asociación Cultural "Monte Irago" (Asociación Cultural "Monte Irago") (20): 25-28. ISSN 1575-801X.
  • Martínez Díez, Gonzalo (2004). El Condado de Castilla (711-1038). La historia frente a la leyenda. Valladolid: Junta de Castilla y León. ISBN 84-9718-275-8.
  • Rodríguez Fernández, Justiniano (1997). Reyes de León (I). García I, Ordoño II, Fruela II y Alfonso IV'. La Olmeda. ISBN 84-920046-8-1.
  • Suárez Fernández, Luis (1976). Antonio Marín, eld. Historia de España Antigua y Media. Madrid: Rialp. ISBN 8432118664.
  • Torres Sevilla-Quiñones de León, Margarita (1999). Linajes Nobiliarios en León y Castilla (Siglos IX -XIII). Junta de Castilla y León, Consejería de Educación y Cultura. ISBN 84-7846-781-5.