Mauretania Tingitana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Mauretania Tingitana estis provinco de la Romia Imperio, situanta en la okcidento de la marbordo de Afriko de la Mediteranea Maro.

Ĝi korespondis proksimume kun la nordokcidenta parto de la aktuala Maroko. Ĝi limis oriente kun Mauretania Caesariensis kaj okcidente kun la Atlantiko, sed la teritorio sub ties jurisdikcio variis laŭlonge de la vivo de la imperio, dum kiam restis la sudaj teritorioj en manoj de triboj de lokaj mauri, de kie devenas la vorto maŭroj.

Mauretania Tingitana, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi eniris relative malfrue en la Romia Imperio, en la jaro 40, kiam Kaligulo ordonis mortigi la legitiman monarkon de la regno de Maŭretanio, Ptolomeo, kiam iĝis tiu regno nova romia provinco.

Dum la jaro 42 post Kristo la romia imperiestro Claudius dividis Maŭretanion en la provincojn Mauretania Tingitana okcidente kaj Mauretania Caesariensis oriente.

Mauretania Tingitana ampleksis la nordon de la hodiaŭa ŝtato Maroko. Dum la unua duono de la 5-a jarcento la provinco, kiu precipe eksportis la ŝtofokoloron purpuro kaj valorajn lignojn, estis invadita de la ĝermana popolo de vandaloj.

La ĉefurbo de Mauretania Tingitana estis la urbo Tingis, en la plej norda punkto de la provinco, kie la norda Eŭropo kaj la najbara romia provinco Hispania Baetica (la hodiaŭa Andaluzio) ne malproksimis.

La hodiaŭa ŝtato Maŭritanio, kiu transprenis la nomon de la antikva provinco, tamen troviĝas pli sude ĉe la Atlantika Oceano, ne sur la teritorio de la historia romia provinco.

Mapo de la romiaj provincoj de Mauritania Tingitana, Mauritania Cesariensis kaj Numidia