Klaŭdio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Claudius)
Klaŭdio
Persona informo
Tiberius Claudius Caesar Augustus Germanicus
Naskonomo Tiberius Claudius Drusus
Naskiĝo 1-an de aŭgusto -10
en Lugdunum
Morto 13-an de oktobro 54
en Romo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per venenado vd
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia dinastio • Claudii Nerones vd
Patro Nero Claudius Drusus vd
Patrino Antonia la Juna vd
Gefratoj Livilla • Germaniko vd
Edz(in)o Plautia Urgulanilla • Aelia Paetina • MesalinoAgripino la pli juna vd
Amkunulo Calpurnia • Cleopatra • Livia Medullina • Aemilia Lepida vd
Infanoj Tiberius Claudius Drusus • Claudia Julia • Claudia Antonia • Claudia Octavia • BritanikoNerono vd
Parencoj Nerono vd
Profesio
Okupo politikistohistoriistoaŭguristoverkisto vd
Verkado
Verkoj De vita sua vd
Romia imperiestro
Dum 41 - 54
Antaŭulo Kaligulo
Sekvanto Nerono
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaŭdio, latine: Tiberius Claudius Nero Caesar Drusus, originale: Tiberius Claudius Drusus Nero Germanicus, naskiĝis 1-an de aŭgusto -10 en Lugdunum, nuna Liono, mortis 13-an de oktobro 54; estis romia imperiestro el la Juli-Klaŭdia dinastio ekde 41 ĝis 54.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klaŭdio per milita forto disbatis la kvereladojn inter Judoj kaj aliaj loĝantoj de Aleksandrio kaj li donis plurajn privilegiojn al la tieaj Judoj por preventi pliajn problemojn. Li taskigis al Agripo regi por Romo Judeon kaj Samarion; post lia morto, en 44 p.Kr., la lando denove fariĝis Romia provinco.

En multaj regionoj Klaŭdio tre lerte sciis fari pacon (pere de konkero, kutime: Maŭretanio fariĝis provinco en 42 p.Kr.) aŭ li regigis nome de Romo talentajn personojn: ekzemple Mitridaton en Armenio. Li ankaŭ konstruigis la havenojn de Ostio.

Politike li estis malforta kaj fine estis venenita de sia edzino por sekurigi la povon al Nerono, sed li estis unu inter la plej bonaj kaj saĝaj mastrumantoj de la Romia imperio. Ĉar li ne havis bonan rilaton al la senato, li apogis sin je ege faksciaj liberigitoj, kiuj oficis kvazaŭ ministroj por li: Narciso (ab epistulis), Palado (a rationibus), Kalisto (a libellis), Polibio (a studiis) ktp.

Post lia morto, lia antaŭa ministro la filozofo Seneko verkis satiron pri li: La Apokolokintozo de l' Dia klaŭdio (aperis ĉe VoKo en Esperanto).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]