Macedonia (Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Macedonia (latine por Makedonio) estis provinco de la Romia Respubliko kaj Romia Imperio.

Macedonia, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la teritorion de la antikva ŝtato Makedonio, kiu tutmonde estis konatiĝinta ĉefe per la grandaj konkeroj de la makedona imperiestro Aleksandro la Granda. Post serio da militoj inter Makedonio kaj la Romia Respubliko, dum la jaro 168 antaŭ Kristo la romia armeo premis la malinstalon de la makedonia monarkio. Instaliĝis kvar sendependaj regionoj. Dudek jarojn pli poste, dum 148 antaŭ Kristo, post provo reinstali la makedonan monarkion, Romio transprenis la rektan regadon kaj la kvar regionoj estis unuiĝintaj en la provinco Macedonia.

Kiam la Romia Imperio dividiĝis dum la jaro 395, Macedonia restis en la orienta parto, la Bizanca Imperio, kiu daŭre komprenis sin en la tradicio de Romio.

Jam dum la 4-a kaj 5-a jarcentoj hunoj kaj gotoj invadis la romian provincon, sed ne setlis tie. Ekde la 6-a kaj 7-a jarcentoj slavoj enmigris en la nordon de Makedonio kaj ekloĝis tie, aparte en la malurbaj regionoj. Ili etne miksiĝis kun la loka enloĝantaro, sed en la urboj la bizanca kulturo ankoraŭ dum multaj generacioj restis viva.