Alpes Poeninae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Alpes Poeninae, jen malhelruĝe akcentita (limoj de la jaro 117)

Alpes Poeninae, ankaŭ nomata Alpes Graiae, estis provinco de la Romia Imperio, la plej norda el tri malgrandaj provincoj en la Alpoj en la limregiono de la modernaj ŝtatoj Francio kaj Italio. Ĝi ampleksis la regionon Aosta Valo en moderna Italio kaj la kantonon Valezo de Svislando. La provinco okcidente najbaris al la romia provinco Gallia Narbonensis, sude al la provinco Alpes Cottiae, oriente al Italia kaj norde al Gallia Lugdunensis, Germania Superior kaj Raetia. La provinca ĉefurbo estis Augusta Praetoria Salassorum - la moderna urbo Aosta en Italio. Norde, la orienta duono de la Lago de Ĝenevo apartenis al la provinco. Al la romia imperio la provinco oficiale apartenis ekde la jaro 14 antaŭ nia erao.

Ĉar la nomo Poeninus similas al Poenus, latine por "Kartaga", iuj romiaj verkistoj supozis ke eble la kartaga generalo Hanibalo kun sia armeo superpasis la Alpojn tra montopasejo de la regiono en la jaro 218 antaŭ nia erao, survoje al Romo. La romia historiisto Tito Livio tamen klarigis ke la nomo Poeninus estis variaĵo de Penninus kaj rilatis al loka diaĵo adorata fare de la regionaj loĝantoj. Livio aldonis ke estus nelogike ke Hanibalo elektus tiom nordan montopasejon, ĉar la pasejoj de la provinco multe pli altis kompare al la pli sudaj, kaj estis nepaseblaj kiam la armeo de Hanibalo survojis.[1]

En iuj mapoj (vidu ekzemple dekstre), la tri malgrandaj alpaj provincoj Alpes Maritimae, Alpes Cottiae kaj Alpes Poeninae konsideriĝis parto de la pli granda najbara provinco Italia, kiu laŭ la nomo kovris la tutan italan duoninsulon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Titus Livius XXI. 38