Kaido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kadio.
La kaido de monta tribo en Maroko, 1920

Kaido[1] (arabe قَائِد‎, qāʾid, hispane alcaide, france caïd) estas tradicia araba titolo de estreco aŭ nobeleco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La titolo kaido devenas de la aktiva participo de la verbo arabe قَادَ, qāda “gvidi”, kaj tial laŭlitere signifas “gvidanton”.

Historio de uzado[redakti | redakti fonton]

Historie, la titolo kaido estis uzita en la Mezepoka normana Regno Sicilio por islama kortegano.

Poste, en Magrebo kaj Iberio, la arablingva titolo signifis estron de burgo, fortreso aŭ malliberejo.

En suda Maroko sub Francia regado, la berberaj feŭdaj regantoj nomiĝis grandkaidoj (france grands caïds).

En Pakistano, la alnomo de Muhammad Ali Jinnah, la fondinto de la ŝtato, estas La Plej Granda Kaido (urdue قَائدِ اَعظَم, Qāid-e-Azam).

Referencoj[redakti | redakti fonton]