Reĝlando Asturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Simbolo de la regno.
Maksimuma etendo de la regno.

La Reĝlando Asturio (Regnum Asturorum, en tiama latino) estis la unua politika ento de kristanoj establita en Iberio post la falo de la visigota regno de Toledo post la malapero de la reĝo Rodrigo en la batalo de Guadalete kaj la sekva islama invado. Dum ĝiaj unuaj jardekoj, la teritoria etendo de la reĝlando limiĝis al teritorioj de la marbordo de la Kantabra Maro kaj ties komarkoj apudaj. Poste la asturiaj reĝoj iniciatis fortan etendigon komence de la 10-a jarcento, kiu atingis la valon de la rivero Doŭro.

Oni konsideras, ke la historio de la regno komenciĝis en la jaro 718 pere de la komenco de la ribelo kontraŭ la islamanoj estre de Don Pelajo. Ties fino estas markata ĉe la jaro 925 kiam Fruela la 2-a de Asturio sukcedis al sia frato Ordonjo la 2-a kaj unuigis siajn teritoriojn kun tiuj de la Reĝlando Leono. La Reĝlando de Asturio estas la historia antaŭaĵo de la Reĝlando Kastilio kaj de la Reĝlando Portugalio kaj tradicie estis konsiderata ĝermo de Hispanio.[1][2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sánchez-Albornoz, Claudio. El reino de Asturias. Orígenes de la nación española. Colección: Biblioteca Histórica Asturiana. Silverio Cañada, Gijón, 1989.
  2. Valdeón Baruque, Julio. La España medieval. Actas, S.L., 2003. ISBN 84-9739-002-4.
  3. Valdeón Baruque, Julio et al. Historia de las Españas medievales. Editorial Crítica, 2002. ISBN 84-8432-300-5.