Asturio de Santillana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Komarka disdivido de Kantabrio dum la Frua Mezepoko. Asturio de Santillana okupis la plejparton el la nuna Kantabrio.
Tura loĝejo de la komarkestro, en Santillana del Mar.

Asturio de Santillana (hispane, Asturias de Santillana) estis komarko en la nordo de Iberio dum Mezepoko, sub regado de la Reĝlando Kastilio.

Ĝi ampleksis teritorion de la nunaj aŭtonomaj komunumoj Asturio kaj Kantabrio, inter Santandero kaj la municipo Llanes. Oni scias, ke ĝi ekzistis plej frue jam en la 13-a jarcento. Ĝi enhavis la okcidentan parton de Kantabrio (krom Liébana), kaj la valojn de la riveroj Saja kaj Nansa. Ĝi najbaris oriente al Trasmiera kaj sude al la Kantabra Montaro. En la okcidenta limo ĝi estis najbara al Asturio de Oviedo, kies ĉefurbo estis Oviedo. En ties marbordo estas la vilaĝoj Santillana del Mar, Comillas kaj San Vicente de la Barquera.

La komarkestro estis reprezentanto de la reĝo kaj loĝis en Santillana del Mar (nuna Kantabrio), kiu estis ĉefurbo ekde 1209. En ties loĝejo oni konstruis gotikan turon malproksime de la vilaĝa kerno, ankoraŭ starantan. En 1581, post politika konfliko kondukanta al kreo de la Provinco de Naŭ Valoj, la komarkestro estis anstataŭigita de koregidoro.

Dum la Frua Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, Asturio de Santillano estis politike kontrolita de du grandaj nobelaj familioj: unuflanke, la familioj Mendoza-de la Vega, Dukoj de El Infantado kaj la Markizoj de Santillana; kaj aliflanke, la familioj Manrique de Lara, Markizoj de Aguilar de Campoo kaj grafoj de Castañeda.