Provinco de Naŭ Valoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kunsidejo de Puente San Miguel, sidejo de la konsilio de la provinco.

La Provinco de Naŭ Valoj estis juĝa kaj administra ento kreita en 1581 de naŭ valoj tie, kie nun estas Kantabrio. La provinco estis de jenaj valoj: Alfoz de Lloredo, Cabezón, Cabuérniga, Reocín, Piélagos, Camargo, Villaescusa, Penagos kaj Cayón.

Ĝi estis fondita post disputo inter la naŭ valoj kaj la senjoroj de Infantado, kiu daŭris de la jaro 1544 ĝis 1581. Rezulte, la valoj iĝis sendependaj de la senjor-lando. Tial ili konstruis propran konsilian domon (Kunsidejo de Puente San Miguel) kaj en 1630 ili sukcesis konvinki la reĝon Filipon la 4-an pri tio, ke ili povu elekti siajn proprajn estrojn en vilaĝ-domoj (escepto estis la agad-areo de koregidoro). La reĝo aprobis la ĝeneralan regularon de la provinco en 1645. Pro ena konflikto, la provinco havis koregidoron inter 1674 kaj 1678, kiam la provinca prizono estis konstruita apud la konsilia domo.

La Naŭ Valoj plu defendis siajn rajtojn kaj eĉ plinombrigis ilin dum la 18-a jarcento. Ties sidejo estis ankaŭ uzata de deputitoj de aliaj komarkoj de Kantabrio, kiam ili volis solvi komunan problemon. El unu en tiuj kunsidoj ekis la decido krei pli grandan kaj komunan provincon, kiu efektiviĝis kiam oni kreis la provincon Kantabrio en 1778.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]